Kumbio aŭ hispane Cumbia rilatas al kelkaj muzikaj ritmoj kaj popoldancaj tradicioj de Latinameriko, ĝenerale implikante muzikajn kaj kulturajn elementojn de indianoj, afrikanoj sklavigitaj dum koloniaj tempoj, kaj eŭropanoj. Ekzistas diversaj variaĵoj de kumbia muziko

  • Kolombia kumbio, estas muzika ritmo kaj tradicia popoldanco el Kolombio.  Ĝi havas enhavojn de tri kulturoj: indiĝenaj, nigrulaj kaj en pli malgranda mezur, hispanaj, estante la rezulto de la longa kaj intensa miksiĝo inter tiuj kulturoj dum la konkerado kaj koloniismo.
  • Panama kumbio, estas panama popoldanco kaj muzikĝenro, evoluigita fare de nigruloj sklavigitaj dum koloniaj tempoj kaj poste sinkretigitaj kun indianaj kaj eŭropaj kulturaj elementoj.

Nuntempe, kumbiaj grupoj ludas elektrajn gitarojn, basgitarojn, elektronikajn perkutadojn kaj sintezilojn, ĉiujn oftajn instrumentojn de rokmuzikaj grupoj. Ekzistas ankaŭ aliaj instrumentoj kiel bongoj, trumpetoj, akordionoj, ktp...

La vestaĵoj ankaŭ estas tre grava karakterizaĵo de kumbiaj bandoj. Ĉiu grupo havas sian propran manieron vestiĝi. Kutime ĉiuj membroj de la grupo portas la saman specialan kostumon aŭ ekskluzivajn vestaĵojn