Cunnersdorf (Saksa Svislando)
(Alidirektita el Cunnersdorf)
Cunnersdorf estas idilia vilaĝo kiu situas meze de Saksa Svislando, la germana parto de la Elba Grejsmontaro.
Turismo
redaktiEn la vilaĝo vidindas:
- Heimatstube (malgranda muzeo pri la vilaĝo)
En la proksima ĉirkaŭaĵo allogas:
- Katzensteingebiet
- Gohrisch
- Pfaffenstein
- Papststein
- Kohlbornstein
- Fortreso Königstein
Administra aparteno
redaktiCunnersdorf estas parto de la administra komunumo Gohrisch, kiu konsistas krome el Kurort Gohrisch situanta sur altebenaĵo, Papstdorf piede de la monto Papststein en 350 metroj de alteco kaj Kleinhennersdorf, kiu troviĝas sur altebenaĵo.