Cunter

komunumo de Svislando
Cunter
Blazono de Cunter
Cunter
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Surses
Koordinatoj  46° 36′ 25″ N 9° 35′ 31″ O / 46.60694 °N, 9.59194 °O / 46.60694; 9.59194 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 25″ N 9° 35′ 31″ O / 46.60694 °N, 9.59194 °O / 46.60694; 9.59194 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 6,12 km²
Alteco 1,182 m super marnivelo
Poŝtkodo 7
Komunumkodo 3532
Mapo de Cunter

Pri la komunumo redakti

Cunter (malnova germanlingvanomo 1943 estis Conters) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 236 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Cunter situas en la suba parto de la Valo de Surses ĉe la orienta bordo de la rivero Julio sur la restaĵo de montfalo de la intermalvarmepoko. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Cunter ankaŭ la vilaĝeto Burvagn, kaj la printempovilaĝetoj Muntschect kaj Promastgel.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cunter limas en nordo al eksklavo Vscha Riom-Parsonz de la komunumo Riom-Parsonz, en nordoriento al Tiefencastel, en sudoriento kaj sudo al Savognin, en sudokcidento al Riom-Parsonz, kaj en nordokcidento al Salouf.

Trafiko redakti

Tra Cunter pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Bivio kaj pluen tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico.

Lingvoj redakti

La ĉefa lingvo de Cunter estas la romanĉa. Okaze de la lasta popolnombrado de la jaro 2000 en Cunter parolis 51,01% la romanĉan, 36,36% la germanan kaj 5,56% la italan. Kvankam la nombro de parolantoj de la romanĉa lingvo dum la lastaj jardekoj en Cunter restis plimalpli sama, ĝia elcentaĵo kompare al la tuta loĝantaro de la komunumo malkreskis, ĉe pro almigro de germanlingvanoj - en la jaro 1980 la parto de la romanĉlingvanoj estis ankoraŭ 74,47%.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cunter datiĝas el la jaro 1370 kiel Contra. Estis trovitaj en Cunter restaĵoj de bronzepoka setlejo el la 12-a jarcento antaŭ Kristo. Ĝis 1850 Cunter estis membro de la Supera Tribunalo Oberhalbstein en la Diodoma Federacio. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti