Curiosity (esperante scivolemo; kuriozaĵo) estas aŭtomata robota veturilo kiu esploras la krateron Gale en Marso. Ĝi apartenas al la misio Marsa Scienca Laboratorio (MSL) de NASA.

Memfoto de Curiosity sur surfaco de Marso
Marsa robota veturilo Curiosity dum preparado en Pasadena, Kalifornio (2011)

Curiosity estis lanĉita el Cape Canaveral la 26-an de novembro 2011 kaj sukcese surmarsiĝis la 6-an de aŭgusto 2012.

Curiosity celas esplori la marsan klimaton kaj geologion kaj esplori ĉu sur Marso iam povis evolui vivo. Ĝi ankaŭ servas al pretiĝado kaj mediscienco por estonta esplorado fare de homoj. La veturilo estas trioble peza kaj duoble larĝa kompare al la veturiloj Mars Exploration Rover de antaŭaj misioj.

Surmarsiĝo de Curiosity

Dum sia esplora komisio, Curiosity analizis dekojn da specimenoj el Marsaj rokoj kaj grundo. Entute la daŭro de la misio estis 1 Marsa jaro, kiu egalas al 1,88 Teraj jaroj (687 Teraj tagnoktoj). Tamen en Decembro 2012, NASA decidis forigi la limdaton de la misio, kaj plu uzi la roboton ĝis kiam ĝi ne plu estas science utila.

Malkovroj redakti

Analizita tero enhavas argilon, kio indikas intan ĉeeston de akvo. Curiosity ankaŭ trovis sedimentojn, kiuj bezonas akvon dum longa tempo por formiĝi. Ankaŭ estis trovitaj rondigitaj ŝtonetoj, kiuj povas formiĝi per ĉiuflanka erozio pro akvofluo.[1]

Referencoj redakti

  1. Scivolemulo sur Marso. Scivolemo. Arkivita el la originalo je 2018-03-14. Alirita 2018-03-14.

Eksteraj ligiloj redakti