Cutty Sark estis brita komerca ŝipo, konstruita en 1869 en Skotlando. Ĝi longis 65 m, havis la volumenon de mil tunoj.

La nomo ŝuldis la unua kapitano kaj ŝipekipisto nome John Willis aŭ Willis la Blankoĉapulo, kiu prenis ĝin el la poemo de Robert Burns kie farmisto surprizas sorĉistinaron dancantan meznudan. La plej ĉarma el ili vestis sin per strikta dormoĉemizeto, laŭ skota dialekto "Cutty Sark". Tiu surprizis siavice la farmiston kaj persekutas la ĉevalforkuranton. En la prufiguro de la ŝipo estis tiu Nannie, la fama sorĉistino kaj beldancistino.

Cutty Sark estis trimasta, t.n. kliper-klasa ŝipo, kiu komence transportis teon el Ĉinio en Brition, ĉirkaŭveturante la Bonesperan Kabon. La ŝipo ĉiujare alportis novan rekordon de rapideco, kiun helpis la svelta, arka ŝipformo kaj la grandeg-surfaca velo. Rapideco gravis por te-transportaj kliperoj, ĉar la ŝipoj konkurencis pri la plej rapida veturigo de freŝe rikoltita teo. En tiu te-konkurenco la ŝipo partoprenis en 1872 kontraŭ la klipero Thermopylae; ambaŭ ŝipoj forlasis Ŝanhajo kune la 18an de junio, sed la Cutty Sark paneiĝis post du semajnoj trapasante la markolon Sunda. Ĝi atingis Londonon la 18an de oktobro, unu semajno post la Thermopylae. Tamen la Cutty Sark famiĝis pro tio, ke ĝia kapitano daŭrigis la veturadon sen tute renovigi la paneitan rudron pro konkurenca spirito.

Alia historiaĵo okazis en 1880 ĉe la insulo de Krakatoa. La kapitano James Wallace helpis ŝipanon kiu estis mortiginta nigran samŝipanon; la ŝipanaro ribeliĝis kaj la kapitano memmortigis sin saltante el la ŝipo al la maro plenplena je ŝarkoj. La ŝipo prenis famon je ensorĉita kaj tiel alvenis al Singapuro samtempe kun alia "ensorĉita" ŝipo nome Jeddah, kiu estis forlasita kun sia pilgrimularo de la kapitano. Tio poste inspiris al Joseph Conrad la romanon Lord Jim. Kaj tiam la tuta marhomaro parolis pri tiuj du okazaĵoj.

Tiam velŝipoj estis anstataŭigitaj de vaporŝipoj kiuj faris tiun te-transporton tra la ĵus malferma kanalo de Suezo. Oni uzis la ŝipon poste por tranporti lanon el Aŭstralio kaj tiam sub la kapitano Richard Woodget sukcesis transporti lankargojn en nur 67 tagoj veturadaj. Tiam tiu velŝipo atingis plej favoran rapidecajn sukcesojn, tio estas 360 marmejlojn (666 kilometrojn) en nur 24 horojn . Poste oni vendis ĝin al portugalaj ŝipaj entreprenoj, nome Ferreira, kiu ŝanĝis la nomon al Ferreira, sed la ŝipanoj plu nomigis ĝin per la portugala traduko de Cutty Sark, nome "Pequena Camisola" aŭ Ĉemizeto. Komence de la 20-a jarcento, ĝi reiris en britan posedon kaj oni rekonstruigis ĝin. La ŝipo tiam servis kiel ekzerca ŝipo por matrosoj. Ĝi estas vizitebla nun en la sekdoko de la Greenwich-a Mara Muzeo, ekde 1954.

Oni komencis tute restaŭri la ŝipon en 2006, tiel oni forigis la 80% de la originala ekipaĵaro. En tiu stato, verŝajne krimuloj bruligis la ŝipon la 21-an de majo 2007. Laŭ oficuloj, la rekonstruo de la simbola ŝipo nepre okazos, sed ĝi postulos pliajn dek milionojn da britaj funtoj.

La Cutty Sark eniris en la literaturon ekzemple danke al la poemo de Hart Crane, "The Bridge" (La ponto), publikita en 1930. Kaj ankaŭ en la diboĉuladon danke al la viskia marko samnoma kiu uzas kaj la nomon kaj la imagon en la etikedo de ties boteloj.