Cynthia CLEESE (februaro de 1971) estas brita-usona aktorino, filino de la angla aktoro John Cleese kaj usona aktorino Connie Booth.

Cynthia Cleese
Persona informo
Cynthia Cleese
Naskiĝo 17-an de februaro 1971 (1971-02-17) (53-jaraĝa)
en Croydon
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro John Cleese vd
Patrino Connie Booth vd
Edz(in)o Ed Solomon vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas konata pro sia rolo kiel Portia en filmo Fiŝo nomata Wanda. En tiu filmo, ŝi ludis filinon de rolanto Archie Leach (John Cleese). Sur la aktorlisto de la filmo, ŝi aperis sub nomo Cynthia Caylor, Caylor estis naskiĝa nomo de ŝia avino.

En la filmo Sovaĝaj estaĵoj, ŝi havis sian duan gravan aktorinan rolon, same kun sia patro. Tiam ŝi ludis Pip, kiu okupiĝis en la Marwood Zoo pri la malgrandaj mamuloj. En tiu filmo aperis ŝi sub sia vera nomo.

Ŝi geedziĝis en 1995 kun la sceneja aŭtoro Ed Solomon, kun kiu ŝi havas du infanojn, Evan kaj Olivia.