Cyprian Jaisge
Cyprian Jaisge (? - ? , 16-an de aprilo 1775) estis kuracisto, kiun edukis la monaĥoj de Ruĝa Klostro de Nitra kiel orfon. Li studis ĉe kirurgo de Lőcse, poste eksterlande. Li revenis al la klostro kaj iĝis kuracisto, razisto, ĉefkuiristo de la monaĥoj.
Cyprian Jaisge | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1724 en Polkowice |
Morto | 16-an de aprilo 1775 (50-jaraĝa) en Červený Kláštor |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • apotekisto • religiulo • folklora kuracisto • botanikisto |
Li konstruis en 1768 glisil-similan konstruaĵon kaj sukcese glisis de sur la proksima Krono-monto. Oni scias preskaŭ nenion pri la maŝino, ĉar la episkopo de Nyitra forbruligis la "ilon de la diablo" kaj ekis eĉ juĝproceson kontraŭ Jaisge pro la diablaj traktadoj.