Czterej pancerni i pies

Czterej pancerni i pies (Kvar tankistoj kaj hundo) estas pola televida serio laŭ scenaro kaj libro de Janusz Przymanowski sub la sama titolo. La serio prezentas historion de soldatoj el la tanko Rudy (La Rufa) kaj de hundo Szarik.

Czterej pancerni i pies
televida serio
Originala titolo Czterej pancerni i pies
Originala lingvo pola lingvo
Origina lando Pola Popola Respubliko
Ĝenro aventura televida serio
Reĝisoro Konrad Nałęcki
Aktoroj Franciszek Pieczka • Janusz Gajos • Włodzimierz Press • Pola Raksa • Wiesław Gołas • Roman Wilhelmi • Małgorzata Niemirska • Alexander Belyavsky
Muziko de Adam Walaciński
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 21
Elsendo
Elsendita 25 sep. 1966 – 1970
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr
Ligna kopio de la tanko Rudy kreita de ŝatantoj; foto farita en 1970

Premiero de la serio estis la 9-an de majo 1966. Pro ĝia famo en 70-aj jaroj oni eldonis libron pri aliaj aventuroj de la tankistoj kaj bildserion.

La filmo atingis grandan sukceson kaj pola televido projekciis ĝin multfoje. Ĝi estis ankaŭ konata en Germana Demokratia Respubliko (sub la titolo Vier Panzersoldaten und ein Hund) kaj en Sovetio (Четыре танкиста и собака; oni ofte nomis ĝin Три Поляка, Грузин и собака - Tri poloj, unu kartvelo kaj hundo).