Dáil Éireann (irlande "la asembleo de Irlando", elparolata "daa-il ee-ren") estas la malsupra ĉambro de la parlamento de Irlando. Ĝi havas 166 anojn kaj estas elektata fare de ĉiuj civitanoj de Irlando ĉiujn 5 jarojn.

domo Leinster House en Dublino, sidejo de la parlamenta ĉambro Dáil Éireann

La politikaj partioj reprezentataj en Dáil Éireann estas Fianna Fáil, Fine Gael, Labour, Sinn Féin, Green Party/Comhaontas Glas, Solidarity–People Before Profit, Social Democrats, Aontú kaj Right to Change. La nuna irlanda registaro estas koalicio inter Fine Gael, Fianna Fáil kaj la Green Party.