Dámaso ALONSO (naskiĝis la 22-an de oktobro 1898 en Madrido; mortis la 25-an de januaro 1990) estis hispana poeto kaj filologo. En 1978 li ricevis la Premion Cervantes.

Dámaso Alonso
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1899 (1899-10-22)
en Madrido
Morto 25-an de januaro 1990 (1990-01-25) (90-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Madrido • Komplutensa Universitato de Madrido • Our Lady of Remembrance College vd
Familio
Edz(in)o Eulalia Galvarriato vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • filologo • lingvisto • universitata instruisto • tradukisto • literaturkritikisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Dámaso Alonso naskiĝis en Madrido kaj vivis sian infanaĝon en La Felguera (Asturio). Li studis en Madrido ĉe la jezuitoj de Chamartín, tipa madrida kvartalo.

Dum oni konsideras lin ene de la Generacio de la 27a kiel gravulo, kiel poeto oni enkadrigas lin en la sekvanta unua generacio de la hispana postmilito. Li finis la karierojn de Juro kaj Filozofio kaj Beletroj, li studis en la Centro de Estudios Históricos estrita de Ramón Menéndez Pidal, ambaŭ famaj institucioj de la tiama hispana intelektularo, kaj partoprenis aktive en la agado de la Residencia de Estudiantes, ankaŭ fama kultura institucio, estrita de la krausista Alberto Jiménez Fraud. Tie konis la futurajn famulojn, kiel la verkisto Federico García Lorca, la kina reĝisoro Luis Buñuel, la intelektulo Pepín Bello kaj la pentristo Salvador Dalí; li konis en 1917 dum ferioj en Las Navas del Marqués kiu estos lia granda amiko kaj poeto, Vicente Aleixandre, kun kiu suferos longan internan ekzilon en la frankisma Hispanio, kiel oni nomis la cirkonstancan vivon de tiuj kiuj samopiniis kun la plej parto de la grava hispania intelektularo tiam ekzilita. Li kunlaboris en la Revista de Occidente (Okcidenta revuo) kaj en Los Cuatro Vientos (La kvar ventoj) kaj en siaj priliteraturaj eseoj defendis la duan etapon, la kulterana, de la poezio de Luis de Góngora prilaborante por klarigi ĝin grandan teorion de la poezia esprimo nomita Stilistiko. Li aranĝis kritikan eldonon de la Soledades (Solecoj) (1927) de tiu granda poeto de la 17-a jarcento, kies publikodato nomigas la generacion de 27, akompanata de klariga parafrazo. Poste li publikis aliajn eldonojn kaj eseojn pri tiu aŭtoro. Li profesoris en Oksfordo du jarojn kaj poste en la Universitato de Valencio kaj poste en la Universitato de Madrido; en tiu laste menciita instruis, inter aliaj gravaj disĉiploj, na Fernando Lázaro Carreter, kiu poste estos grava kaj fama defendanto de la pureco de la lingvo. En 1945 li ekmembris en la Real Academia Española (Hispanlingva Akademio), kiun estros inter 1968 kaj 1982. En 1959 li estis elektita membro ankaŭ de la Real Academia de la Historia (Prihistoria Akademio). Li ricevis la Premion Cervantes en 1977.

Dámaso Alonso, poeto redakti

Lia poemaro estis malfrua. Li sekvis iome la spuron de la nomita pura poezio de inspiro juanramoniana ĉe Poemas puros, poemillas de la ciudad (1921). Sed lia grava havigo venis post 1939, kiam finis la Hispana Enlanda Milito, kie oni mortigis lian amikon Lorka kaj oni forpelis el la lando plej parton de liaj amikoj, kunlaborantoj, konatuloj, ktp. La teruraĵoj de la milito kaj eĉ de la postmilito kortuŝis lin profonde kaj publikis sian plej gravan verkon, Hijos de la ira (Filoj de kolero) (1944; dua eldono en 1946) kie, inspirata en la stilo de la paralelismo de ekzemple la biblia poezio de la pentopunaj psalmoj kaj en la filozofio ekzistadisma de la postmilito, esprimas elradikiĝan kaj umbran vidpunkton de la homa kondiĉo, uzante longajn versiklojn kaj perfortan lingvaĵon kiu kapablas enhavi eĉ la vulgarajn kaj malbelsonajn vortojn. Ekde religia bazo li malbenas la homaron kiu ebligis tiujn tiamajn teruraĵojn kaj postulegas al dio solvojn.

Post tiu mejlŝtono, kiu malfermis kaj inspiris la nomitan elradikigitan poezion (kune kun Sombra del paraíso (Paradiza umbro) de lia amiko Vicente Aleixandre), Hombre y Dios (Homo kaj Dio) (1955) kaj Oscura noticia (Malhela novaĵo) (1959), du lirikaj libroj de elradikigita poezio de tre persona religieco. La titolo de la lasta devenas el Johano de la Kruco: «La novaĵo kiun sendas al vi Dio, estas malhela». Oni notas ekzistadisman influon kaj videblas ankaŭ la influo de James Joyce, kies romanon Portreto de la adoleska artisto estis tradukinta Alonso sub la anagrama falsnomo Alfonso Donado en 1926. En tiu religia temaro faris lastan paŝon per Duda y amor sobre el Ser Supremo (Dubo kaj amo pri la Suprema Estaĵo)(1985).

Lia tasko kiel filologo kaj eldonisto redakti

Al tiu etapo apartenas ankaŭ lia grava filologia laboro, ĉefe ene de la kampo de la stilistiko, reprezentata de la jenaj eseoj: La poesía de san Juan de la Cruz (La poezio de Johano de la Kruco) (1942), Poesía española: Ensayo de métodos y límites estilísticos (Hispana poezio: Eseo pri metodoj kaj stilaj limoj) (1950) y Estudios y ensayos gongorinos (Gongorecaj priserĉado kaj esearo) (1955). Liaj kompletaj verkoj estis eldonitaj en dek volumoj de la fama prifilologia eldonejo Gredos.

Li fondis la kolekton Biblioteca Románica Hispánica ene de la Eldonejo Gredos kaj estis direktoro de la Revista de Filología Española. Kiel direktoro de la Real Academia Española de la Lengua klopodis unuigi en komuna tasko la restantajn akademiojn pri la hispana lingvo, tio estas la amerikajn akademiojn, por eviti kaj prokrastigi la timitan lingvan disigon. Lia grandega biblioteko estis donacita je lia morto al la Real Academia Española.

Poeziaro redakti

  • Poemas puros. Poemillas de la ciudad, M., Galatea, 1921.
  • El viento y el verso, M., Sí. Boletín Bello Español del Andaluz Universal, 1925.
  • Hijos de la ira. Diario íntimo, M., Revista de Occidente, 1944 (2-a eldono, Bonaero, Espasa-Calpe, 1946).
  • Oscura noticia, M., Col. Adonais, 1944.
  • Hombre y Dios, Málaga, El Arroyo de los Ángeles, 1955.
  • Tres sonetos sobre la lengua castellana, M., Gredos, 1958.
  • Poemas escogidos, M., Gredos, 1969 (elektitaj poemoj).
  • Gozos de la vista. Poemas puros. Poemillas de la ciudad. Otros poemas, M., Espasa-Calpe, 1981.
  • Antología de nuestro monstruoso mundo. Duda y amor sobre el Ser Supremo, M., Cátedra, 1985.
  • Álbum. Versos de juventud, B., Tusquets, 1993.
  • Verso y prosa literaria, Madrid, Gredos, 1993 (Obras completas, volumen X).

Filologia esearo redakti

  • Sub seudonimo Alfonso Donado, traduko de James Joyce, Retrato del artista adolescente, (1926).
  • Kritika eldono de Soledades de Luis de Góngora, (1927).
  • La lengua poética de Góngora (1935).
  • La Poesía de San Juan de la Cruz (1942).
  • Poesía española: Ensayo de métodos y límites estilísticos (1950).
  • Poetas españoles contemporáneos (1952).
  • Estudios y ensayos gongorinos (1955).
  • De los siglos oscuros al de Oro (1958).
  • Góngora y el Polifemo (1960).
  • En torno a Lope (1972).

En Esperanto aperis redakti

Virin' kun ole-lampo. Preĝo por la belo de knabino. En: Sentempa simfonio, poem-antologio hispana. Paĝoj 131-137.

Literaturo redakti

  • Diccionario de literatura española e hispanoamericana. Madrid: Alianza Ed., ISBN 84-206-5292-X

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti