Dániel Bodosi
BODOSI Dániel [bodoŝi] estis rumanuja hungara pentristo naskita la 27-an de julio 1913 en Barót kaj mortinta la 3-an de septembro 2006 en Baraolt.
Dániel Bodosi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de julio 1913 en Baraolt |
Morto | 3-an de septembro 2006 (93-jaraĝa) en Baraolt |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
TTT | |
Retejo | http://bodosidaniel.ro |
Premioj, distingoj redakti
- Ano de Művészek Rudnay Gyula Baráti Emléktársasága.
- 1994 - honorcivitano de sia naskiĝurbo.
Biografio redakti
Dániel Bodosi laboris ekde 1927 kiel lignaĵisto en Sepsiszentgyörgy kaj Braŝovo. Post dek jaroj li havis akcidenton kaj ne plu povis uzi sian dekstran manon. Li ricevis kuraĝigon de Nagy Imre. Inter 1941-44 li estis disĉiplo de Gyula Rudnay en Budapeŝto. En 1944 li revenis en sian naskiĝurbon kaj kreis afiŝojn kaj dekoraciaĵojn por teatroj kaj kulturdomoj. Ekde 1968 li regulece ekspoziciis grupe en distrikto Covasna kaj en aliaj distriktoj.
Individuaj ekspozicioj redakti
- Baraolt- plurfoje
- Sepsiszentgyörgy - 1973
- Székelyudvarhely - 1974
- Uzonkafürdő - 1980
- Kolozsvár - 1983 - Korunk Galéria
- Bukarest - 1983 - Kulturdomo Petőfi Sándor.
Fonto redakti
- Retpaĝo de pentristo Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine