Dávid Angyal
Dávid Angyal [andjal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angyal Dávid estis hungara historiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy (1910).
Dávid Angyal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Engel Dávid |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1857 en Kunszentmárton |
Morto | 18-an de decembro 1943 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • kritikisto • instruisto |
Dávid Angyal naskiĝis [1] kiel Engel Dávid la 30-an de novembro 1857 en Kunszentmárton. Li mortis la 18-an de decembro 1943 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Dávid Angyal devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en Szentes, Szeged kaj Budapeŝto, universitaton en Budapeŝto. Li instruis historion en la universitato inter 1909-1929, poste li estis direktoro de hungara instituto en Vieno. Li redaktis diversajn historiajn revuojn kaj eldonaĵojn. Li ricevis premion unuafoje.
Verkaro (elekto) redakti
- Dániel Berzsenyi 1879
- Thököly Imre életrajza (Biografio de Emeriko Thököly) 1888–1889)
- Erdély politikai érintkezése Angliával (Politika kontakto de Transilvanio kun Anglio 1902
- Történelmi tanulmányok (Historiaj studoj) 1937
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Kunszentmárton