Dénes Kovács (ĵurnalisto)

KOVÁCS Dénes (pro. kova:ĉ) estis hungara ĵurnalisto naskita en Nadjvarado la 24-an de novembro 1861 kaj mortinta en Zamárdi la 1-an de marto 1948.

Dénes Kovács
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1861 (1861-11-24)
en Oradea
Morto 1-an de marto 1948 (1948-03-01) (86-jaraĝa)
en Zamárdi
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lerneja majstro • ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Dénes Kovács finis siajn jurajn studojn en la Universitato de Budapeŝto, li doktoriĝis en 1885. En 1886 li studis lingvistikon kaj juron en Berlino. Li estis kunlaboranto en 1882 de la gazeto Magyar Újság, en 1883 de la gazeto de la Nemzeti Újság. De 1884 li estis helpredaktoro de la ŝtonpresita gazeto Hírcsarnok. De 1886 li estis rubrikestro beletristika kaj arta de la revuo Budapest. Samtempe li estis konstanta kunlaboranto de la Vasárnapi Újság. De 1890 li estis instruisto en Budapeŝto. En 1894 li faris la lastan intervuon kun Lajos Kossuth en Turino. De 1901 ĝis 1922 li estis respondecredaktoro de la Kis Újság. En 1922 li retiriĝis de la ĵurnalismo, li skribis senregule en gazetojn Budapesti Hírlap, poste en Mai Nap.

Verkoj redakti

  • Gróf Gvadányi József élete és munkái (Bp., 1884);
  • Kossuth-Emlékalbum (Bp., 1909).

Fonto redakti