Dénes Sinor [dEneŝ ŝinor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sinor Dénes, konata en Usono Denis Sinor estis hungara-usona lingvisto, historiisto, filologo, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1979). Lia origina nomo estis Zsinór Dénes [ĵinOr].

Dénes Sinor [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1916 en Hungario en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio). Li mortis la 12-an de januaro 2011 en Usono en Bloomington (Indianao).

Biografio redakti

Dénes Sinor frekventis universitaton en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito li vivis en Francio, kie li aliĝis al la francaj batalantoj. Inter 1948-1962 li instruis en Kembriĝo, poste li instruis en Usono. Li ricevis usonajn kaj hungarajn memormedalojn, hungaran premion en 1986. Postmorte lian riĉan bibliotekon heredis universitato en Szeged.

Verkaro (elekto) redakti

  • Historio de Hungario - libro
  • The Uralic languages: description, history, and foreign influences
  • artikoloj al Encyclopædia Britannica

Fontoj redakti