Dénes Szabó (kirurgo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dénes Szabó

SZABÓ Dénes [sabo: de:neŝ] estis hungara kuracisto, kirurgo naskita en Kőrispatak la 17-an de decembro 1901 kaj mortinta en Segedo la 21-an de januaro 1978.

Dénes Szabó
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1901 (1901-12-17)
en Crișeni
Morto 21-an de januaro 1978 (1978-01-21) (76-jaraĝa)
en Szeged
Tombo Q54580163
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Parencoj Györgyi Lang
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Kariero redakti

Szabó diplomitiĝis en Segedo (1929). De 1924 ĝis 1930 li laboris en la anatomia instituto de la universitato, de 1930 ĝis 1944 en la Kliniko pri Kirurgio. En 1932 li havigis fakkuracistan kvalifikon, en 1934 li iĝis privatprofesoro. De 1944 li estis ĉefkuracisto de la kirurgia sekcio de la urba malsanulejo de Segedo. Li publikigis pli ol 30 fakverkojn.

Fonto redakti