Dünsberg estas monteto iom nordokcidente de Gießen en Hesio, Germanio. Estante 498 metrojn alte, ĝi estas la plej alta monto en la areo de Gießen kaj Wetzlar.

Dünsberg vidita el la kastelo Gleiberg.

Sur la suda deklivo de la monteto, oni trovis tombamasojn de la Neolitiko kaj Bronzepoko. Fortifikaj sistemoj de la monteto estas detekteblaj el la Kulturo Urnokampa (8as jarcento a.K.). La eksteraj remparoj de la montofuorto havis 14 pordegojn. La kelta setlejo (opidumo) atingis sian pinton dum la epoko de La Tene (ĉirkaŭ la 3a jarcento a.K.).

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 50° 39′ 02″ N 8° 34′ 50″ O / 50.65056 °N, 8.58056 °O / 50.65056; 8.58056 (mapo)