Dürrenäsch

komunumo de Svislando
Dürrenäsch
Blazono de Dürrenäsch
Blazono de Dürrenäsch
Blazono de Dürrenäsch
Lernejo Dürrenäsch
Lernejo Dürrenäsch
Lernejo de Dürrenäsch
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 19′ 20″ N 8° 9′ 25″ O / 47.32222 °N, 8.15694 °O / 47.32222; 8.15694 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 20″ N 8° 9′ 25″ O / 47.32222 °N, 8.15694 °O / 47.32222; 8.15694 (mapo)
Areo 5,91 km²
Alteco 562 m super marnivelo
Poŝtkodo 5724
Komunumkodo 4134
Mapo de Dürrenäsch
Mapo de Dürrenäsch
Mapo de Dürrenäsch
vdr

Pri la komunumo redakti

Dürrenäsch estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1137 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo situas sur la dorso de monteta ĉeno, kiu disigas la valon de Wyna de la valo Seetal. La komunumo konsistas el disdonitaj setlejoj, kiuj parte kunkreskis kun la centra vilaĝo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,91 km², de kiuj 2,20 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,76 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 766 m s.m. sur la kulmino de la monteto Wandfluh, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 495 m s.m. ĉe limo al la komunumo Teufenthal.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Dürrenäsch limas en nordo al Seon, en nordoriento al Hallwil, en oriento al Boniswil, en sudoriento al Leutwil, en sudo al Zetzwil, en sudokcidento al Oberkulm, en okcidento al Unterkulm, kaj en nordocidento al Teufenthal.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto, la komunumo estas konektita per buslinio de Lencburgo tra Seengen al Teufenthal.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Dürrenäsch datiĝas el la jaro 893 kiel Aske inferior.

En mezepoko en Dürrenäsch unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Dürrenäsch fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en la jaro 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en la jaro 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili bendis sian havaĵon en Dürrenäsch en la jaro 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Dürrenäsch fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.

Aviadilkatastrofo de Dürrenäsch redakti

Tristan mondfamon la komunumo akiris, kiam la 4-an de septembro 1963 akcidentiĝis aviadilo de la modelo Caravelle kun registronumero HB-ICV de Swissair en Dürrenäsch. 74 pasaĝeroj mortis; 43 el inter ili devenis de Humlikon (Kantono Zuriko), tio estis kvinono de la tiama loĝantaro de tiu vilaĝo.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti