Municipo Dědová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, 7 km oriente de la urbo Hlinsko, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy. Sur teritorio de negranda vilaĝo fontas regione signifaj akvofluoj Žejbro, Krounka kaj Chrudimka. Vivas ĉi tie 131 loĝantoj (2023).

Dědová
municipo
Dědová, n-ro 12
Oficiala nomo: Dědová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Dědová
 - alteco 658 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 32″ N 15° 59′ 29″ O / 49.75889 °N, 15.99139 °O / 49.75889; 15.99139 (mapo)
Katastro 3,89 km² (389 ha) Dědová
Loĝantaro 131 (2023)
Denseco 33,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571300
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dědová
Retpaĝo: www.dedova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Dědová estas tipa submontara vilaĝeto. Situas sur milda deklivo, de kiu malfermiĝas belegaj panoramoj al pejzaĝo ĉirkaŭ la urbo Skuteč. La unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1392, kiam ĝi estis parto de la sinjorejo Rychmburk. En pasinteco loĝantaro vivtenis sin per povra agrokulturado, hejma teksado kaj per prilaborado de ligno. En la 19-a jarcento disvolviĝis produktado de lignaj ludiloj, kiuj estis plejparte eksportataj. La vilaĝo kaj ankaŭ apartenantaj Humperky kaj Bahna estas uzataj por agrabla ripozado. Trans Dědová gvidas ruĝe signita turisma vojo el Svratka al la burgo Košumberk kaj bicikla pado n-ro 4122 de Herálec al Skuteč.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti