Da capo (itale: ekde la komenco; laŭvorte ekde la kapo) estas koncertinstrukcio, ludi muzikpecon ekde la tiel nomata loko de la komenco. Simplaj ripetoj je da capo ne estas denove ripetataj, krom se aperas la aldona instrukcio "con repitione" aŭ mallonge "con rep." (itale por „kun ripeto“). La instrukcio staras plejofte en ligo kun al fine (al la fino), je kio fine aŭ estas vere la finaĵo de muzikpeco aŭ alia loko markita per fine.

La esprimo Da capo al kodo signifas, ke oni ripetas ekde la komenco kaj saltas ekde konforme markita loko en la postludon nomata kodo (laŭvorte vosto, komp. lat. cauda).