Pri la aliaj signifoj de DAD rigardu en DAD.


Dad estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Oroszlány.

Saluta tabulo en Dad

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo troviĝas sur la suda parto de la komitato Komárom-Esztergom. Por atingi la vilaĝon per aŭto, oni uzu la aŭtoŝoseon M1 kaj poste la vojon n-ro 1 ĝis Tatabánya, de tie sude al Oroszlány, poste okcidenten post Bokod je 2,8 km. Per fervojo oni trovas la komunumon en linio Tatabánya – Pápa. La vilaĝo situas en monto Vértes, laŭ flankovojoj. Troviĝas Budapest 80, Tatabánya 18, Oroszlány 10, Kömlőd 5 km-ojn.

Situo de Dad Arkivigite je 2004-06-24 per la retarkivo Wayback Machine

Historio redakti

La loko estas loĝata jam ekde la kuprepoko. La estiĝo de la vilaĝo estis ĉirkaŭ je la tempo de la reĝoj de familio Árpád. Unua skriba mencio okazis en 1230 en formo Dod, kiam ĝi apartenis al familio Csát. En la 15-a jarcento ĝi estis posedaĵo de familio Rozgonyi kaj apartenis al fortikaĵo Gesztes. La turkoj detruis la vilaĝon en 1529, kiu reviviĝis nur post 1640. Tiam vivis tie reformitaj hungaroj. En 1683 eterne finiĝis regado de la turkoj.

La vilaĝo famas pro tio, ke la 9-an de julio en 1953, tie falis 260 milimetroj da precipitaĵo ene de 24 horoj. Tiu estas rekordo ĝis nun en Hungario.

Vidindaĵoj redakti