Daet - tagaloge Bayan ng Daet - estas kvinaklasa urbego (municipo), ankaŭ universitata urbo, diocezo kaj banloko en Filipinoj, en insulo Luzono, en Bikola Regiono, kie ĝi estas la ĉefurbo de provinco Nordaj Kamarinoj. Daet konsistas el 25 distriktoj.

Daet
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111 700  (2020) [+]
Loĝdenso 2 428 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 7′ N, 122° 57′ O (mapo)14.114166666667122.95638888889Koordinatoj: 14° 7′ N, 122° 57′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 46 km² (4 600 ha) [+]
Daet (Filipinoj)
Daet (Filipinoj)
DEC
Daet
Daet
Situo de Daet

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daet [+]
vdr
Vojo en Daet

Geografio redakti

Daet kuŝas laŭ sudorienta marbordo de la insulo [1]. Regiona ĉefurbo Legazpio (Albajo) troviĝas 139, Calambo 194, Kezonurbo 212, ĉefurbo Manilo 219, Baguio 359, Cebuurbo 436, Cagayan de Oro 657, Puerto Princesa 669, Dabao 837, General Santos 923 kilometrojn (aere) [2].

 
Konstruaĵo Fifi en Daet

Historio redakti

Daet jam estis komunumo jam antaŭ alveno de Magellan en 1521. Hispanoj alvenis en 1571 por serĉi orojn kaj ili malkovris, ke Daet jam estas prospera vilaĝo. Franciskanaj misiistoj alvenis por kristanigi la loĝantojn en 1583. Tiutempe kaj poste ofte okazis atako de piratoj, tamen Daet evoluis, eĉ ricevis la statuson provinca sidejo. Dum la filipina revolucio en 1898 dek tri homoj martiriĝis. La usonaj trupoj alvenis en 1900 kaj dominis, kiun interrompis la japanoj inter 1942-1945. En 1982 la militfortoj de Marcos pafis kontraŭ manifestaciantoj. Kvar homoj mortis surloke kaj almenaŭ 50 vundiĝis. Daet en la fruaj 2010-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).

Ekonomio redakti

Daet riĉas je mineralaj rimedoj, ekzemple blankaj argiloj, sabloj kaj gruzoj. La marbordo estas populara surfadejo konata tutmonde.

Trafiko redakti

Daet estas alirebla laŭ traira ĉefvojo. En la urbego ĉefe tricikloj liveras la pasaĝerojn.

Religio kaj eduko redakti

 
Kolegio en Daet

La loĝantoj estas plejparte katolikoj en Daet, kie ankaŭ katedralo funkcias. La plej alta edukejo en la urbego estas universitato.

Klimato redakti

La klimato de Daet estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas 3338 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 24-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans