Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia persono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Dafno (apartigilo).

En la helena kaj , ĉefe en la romia mitologioj, Dafno estis sicilia paŝtisto, al kiu oni atribuas la kreon de la bukolika poezio. Li estis filo de Hermeso kaj de nimfo, kiu, post la nasko, forlasis lin en bosko da laŭro apud la urbeto Assoro, en la Provinco de Enna.

Dafno
rolulo de helena mitologio
Informoj
Originala nomo Δάφνις
Eble sama Daphnis
Sekso vira
Patro Hermeso
Kunulo Lyce • Echenais
vdr
Pajno instruas Dafnon (Romia kopio de greka skulptaĵo de Heliodoro de Rodiso)

Mito redakti

Li lernis kanton kaj muzikon de Pajno, kiu estis ĉu lia amanto, ĉu lia duona frato. Protektis lin la Muzoj, kiuj inspiris al li la amon por la poezio. Li kultis Dionizon, kaj disvastigis, per la poezio, tiun kulton ĉe la paŝtistojn.

Najado (ĉu Ekvenaja, ĉu Kzena, ĉu Nomia, ĉu Lica...) iĝis lia amantino, kaj faris lin ĵuri, ke li neniam amoru kun aliulo, sub minaco iĝi blinda se li perfidus. Li portempe restis fidela sed, drinkinte kun princino, li cedis al ŝia ĉarmo. Li tiam perdis la vidon (aŭ, laŭ aliaj fontoj, ŝanĝiĝis al ŝtono).

Li poste provis konsoli sin kantante kaj muzikante fluton, sed fine falis (aŭ ĵetis sin) de klifo.

Post lia morto, li estis akceptita en Olimpon inter la gedioj. Li estis kultita en la kamparo samrange kiel Dionizo, Demetra kaj Apolono.

Vergilio dediĉis al li la kvinan eklogon de Bukolikoj.

Eksteraj ligiloj redakti