Dahuk

urboj de Irako

Dahuk, laŭ araba lingvo دهوك, laŭ kurda lingvo دهۆک estas kurda urbego, ĉefurbo de Gubernio Dahuk en Aŭtonoma Regiono Kurdistano, en norda Irako. Dahuk estas ankaŭ grava universitata urbo.

Bazaro en Dahuk
Dahuk
urbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 42001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 330 600  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 51′ N, 42° 59′ O (mapo)36.8542.983333333333Koordinatoj: 36° 51′ N, 42° 59′ O (mapo) [+]
Alto 565 m [+]
Dahuk (Irako)
Dahuk (Irako)
DEC
Dahuk
Dahuk
Situo de Dahuk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dohuk [+]
vdr
Vido al Dahuk


Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Loĝkvartalo en Dahuk
 
Kovrita bazaro en Dahuk

Dahuk etendiĝas en proksimeco de norda fino de rivero Tigriso inter montoj. Mosulo troviĝas 60, Kirkuk 199, Sulejmanijo 263, Ramadi 384, Faluĝa 397, Bagdado 412, Hilla 505, Kut (Irako) 550, Naĝaf 555, Divanija 571, Samava 653, Amara (urbo) 677, Nasirija 713, Basra 837 kilometrojn.

Historio redakti

En la nuna loko de Dahuk estis komunumo kun fortikaĵo jam en la pratempoj. Dum historio Dahuk akiris strategiajn poziciojn historie kaj geografie. Inter la 25-a kaj 22-a jarcento a.K. ĝi apartenis ekzemple al sumeroj, asirianoj. Dum etendiĝo de la kristanismo daŭre vivas en la urbo kristanoj. En la meza 7-a jarcento okazis la islama konkero. En 1992 universitato estis fondita, kiun baldaŭ sekvis aliaj universitatoj aŭ altlernejoj.

Ekonomio redakti

Dahuk estas agrikultura urbo, kie oni produktas fruktojn. situas en la okcidenta bordo. La industrio konsistas el tekstila muelilo. Ĝis la militado ekde 2003 la urbego estis populara turisma celo.

 
Vojo en Dahuk
 
Minareto en Dahuk

Trafiko redakti

Dahuk havas trairan vojon, kiu kuras al ĉefvojo Bagdado-Turkio.

Klimato redakti

Jare pluvas/neĝas en Dahuk po 616 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 21 C gradoj. Inter novembro-marto malofte iomete frostas.

Vidindaĵoj redakti

  • 2 mezepokaj kirkoj, sed unu estis trakonstruita al moskeo
  • granda moskeo

Famuloj redakti

Fontoj redakti

 
Lernejo en Dahuk