Daidajo[1] (japana: , ; ĉina: ; korea: 광귤, gwanggyul; latina: Citrus aurantium L.), estas azia variaĵo de amara oranĝo. La nomo daidai origine signifis diversaj generacioj kaj alludas al tio, ke la frukto restas sur la arbo dum pluraj jaroj, se ĝi ne estas plukita. La koloro de la frukto refariĝas verda en printempo.

Daidajo-arbo

Daidajo devenas el Himalajo. Ĝi distribuiĝis al la valo de la rivero Jangzio kaj pli poste al Japanio.

La frukto estas tre amara kaj kutime ne manĝata, sed la sekigitan ŝelon oni uzas kiel tradician rimedon por digestado.

Referencoj redakti

  1. Nakamura, Tazuo, Enciklopedieto Japana, 1-a eld. Osaka: Eld. Kosmo 1964, 217 p.

Eksteraj ligiloj redakti