Daktari

televida serio

Daktari estas konata usona televida serio el la jaroj 1966-1969 pri kuracejo, troviĝanta en sovaĝejo, por malendomigitaj bestoj, kiuj unue estis sovaĝaj kaj poste ili fariĝos amikaj. La serio havas estimatajn 89 partojn, el kiuj ĉiu daŭras 60 minutojn (la tempo varias en la diversaj landoj). La serion produktis la usona bestofilmisto Ivan Tors, kiu ankaŭ produktis Flipper kaj aliajn filmojn.

Daktari
televida serio
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida dramserio
Reĝisoro Otto Lang
Aktoroj Marshall Thompson • Cheryl Lynn Miller • Hari Rhodes • Yale Summers • Hedley Mattingly • Clarence
Muziko de Shelly Manne
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 89
Daŭro sen reklamoj 60
Elsendo
Elsendita 11 jan. 1966 – 15 jan. 1969
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Enhavo redakti

La nomo Daktari estas la svahila vorto por "kuracisto". La usona bestkuracisto Dr-o Marsh Tracy (Marshall Thompson - „Daktari“) laboras en Afriko kaj laboras en la Wameru-Beststacio. Helpas la filino Paula (Cheryl Miller) kaj la amerikano Jack Dane (Yale Summers) kaj Mike (Hari Rhodes). Krome lin subtenas Hedley (Hedley Mattingly). Plej konataj tamen estas la bestoj, la gaja simieto Judy kaj la leono Clerens, kiu suferas je strabismo. Ĉiu parto temas pri bestoprotektado. Multfoje oni batalas kontraŭ fihomoj, kiuj ĉasas neleĝe la kompatindajn bestojn. Ĉio ligita kun belaj pejzaĝaj registroj.

Cetere redakti

La bazo de la serio estas la filmo Clarence, la leono kun strabismo (Clarence, the Cross-Eyed Lion, 1965) de la reĝisoro Andrew Marton. Kiel ĉe Daktari ankaŭ aktoras Marshall Thompson kaj Cheryl Miller. La tutan serion oni filmis en Kalifornio kaj ne en Afriko.

Eksteraj ligiloj redakti