Damasko

ĉefurbo de Sirio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ĉefurbo de Sirio. Por informoj pri ŝtofo, vidu la artikolon damasko (ŝtofo).

Damasko (arabe دمشقدمشق الشام [dimaŝq (aŝ-ŝam)]) estas la ĉefurbo kaj la plej granda kaj grava urbo de Sirio. Ĝi estis menciita jam en la 2-a jarmilo antaŭ nia epoko kaj konsiderata, kune kun Jeriĥo, la plej longe daŭre loĝata urbo de la mondo.

Damasko
oficiale arabe دمشق (Dimaŝk), popole arabe الشام (aŝ-Ŝam)
ĉefurbo
Blazono
Oficiala nomo: دمشق
Kromnomo: Urbo de jasmino
Lando Sirio Sirio
Gubernio Damaska gubernio
Historiaj regionoj
Konataj lokoj
Rivero Barada
Situo Damasko
 - alteco 690 m s. m.
 - koordinatoj 33° 30′ 47″ N 36° 17′ 31″ O / 33.51306 °N, 36.29194 °O / 33.51306; 36.29194 (mapo)
Areo 105,0 km² (10 500 ha)
 - de aglomeraĵo 77,0 km² (7 700 ha)
Loĝantaro 1 711 000 (2009)
 - de aglomeraĵo 17 290 000
Denseco 16 295,24 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 224 545 loĝ./km²
Fondo -
 - okupita 6300 a.K.
 - alveno 1200 a.K. Maraj popoloj
 - detruita 1401 fare de mongoloj
Guberniestro Bishr Al Sabban
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 11
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Antikva Damasko
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo de Damasko enkadre de Sirio
Situo de Damasko enkadre de Sirio
Situo de Damasko enkadre de Sirio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Damaskus
Retpaĝo: www.damascus.gov.sy/
Map
Umajida moskeo en Damasko

En 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 1.711.000; en ĝia aglomeraĵo loĝas pli ol kvin milionoj da homoj; depende de la difino de "aglomeraĵo" eĉ multe pli.

En 2008 Damasko estis la Araba Kultura Ĉefurbo.

Damasko estis la ĉefurbo de Islama Imperio de Umajidoj kaj estas grava pri ambaŭ kristana kaj islama fidoj. Laŭ Nova testamento, Sankta Paŭlo estis sur la vojo al Damasko, kiam li havis vizion, blindiĝis kaj pro tio kristaniĝis; kio fakte iĝis la komenco de la disvastigo de kristanismo.

Historio redakti

Damasko estas unu el la plej frue menciitaj urboj, ekzemple en la Biblio (Genezo 14,15) kaj en la arĥivoj de Ebla (ĉ. 2500 a. K.). Komence de la 2-a jarmilo a.K. ĝi iĝis amorida urbo. Kiel konfirmas dokumentoj de la faraono Aĥnatono, meze de tiu jarmilo kreskis la influo de Egiptio, poste de la hititoj, kiuj alproprigis ĝin post la batalo de Kadeŝo (1275 aŭ 1274 a. K.). Ramseso la 2-a tamen sukcesis rekreskigi la egiptan influon.

Laŭ la Biblio, ĉirkaŭ mil jarojn antaŭ Kristo Damasko apartenis al la reĝlando de Davido; poste ĝi iĝis ĉefurbo de la aramea reĝlando, estis konkerita de la Asirianoj, la Persoj kaj Aleksandro la Granda; post lia morto estis disputo pri ĝi inter la seleŭkidoj kaj Ptolemea Egiptio. Ĉirkaŭ −85 akiris ĝin la nabateanoj, kiuj en −64 cedis ĝin al la romianoj sub Pompeo.

En 117 Hadriano donis al Damasko la titolon de metropolo; en 222 Aleksandro Severo igis ĝin romia kolonio. En la 4-a jarcento, kiam la regno kristaniĝis, la templo de Jupitero estis transformita al kristana katedralo konsekrita al Johano la Baptisto.

En 635, la urbo estas kaptita de la araboj kiuj igis ĝin sia ĉefurbo notinde dum la dinastio de la umajidoj de 661 ĝis 750, kiam ĝi estis ĉefurbo de la kaliflando. Per la ekesto de la Abasida Kaliflando tiu periodo finiĝis; la ĉefurban rolon transprenis Bagdado. La abasidoj parte detruis monumentojn de la umajidoj por neniigi la memoron pri ili.

En 1076 la turkoj-selĝukoj konkeris Damaskon kaj igis ĝin komerca centro kaj fortikaĵo kontraŭ la kristanaj krucmilitistoj; tiuj plurfoje vane sieĝis la urbon. Tamen ĝi estis detruita de la mongoloj en 1401.

20-a jarcento redakti

Damasko apartenis al la Osmanida imperio de 1516 ĝis 1918, kiam forprenis ĝin beduenaj trupoj helpe de britaj trupoj sub Laŭrenco de Arabio. Ĝi poste estis okupata de la francoj en 1920, ĝis Sirio sendependiĝis en 1946. Jam de 1941, kiam la sendependeco estis proklamita, Damasko estas ĉefurbo de Sirio, escepte de la jaroj de la Unuiĝinta Araba Respubliko (1958–1961).

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca Mandato de Sirio.
 
La Turka Hospitalo en Damasko la 1an de oktobro 1918, tuj post la eniro de trupoj de Aŭstralio.

En la komencaj jaroj de la 20a jarcento, naciisma sentaro en Damasko, dekomence kultura, ekkavis politikan nuancon, ege reage al la "turkigo" programita de la registaro de la Komitato Unio kaj Progreso establita en Istanbulo en 1908. La ekzekuto de nombraj patriotaj intelektuloj fare de Ĝamal Paŝa, guberniestro de Damasko, en Bejruto kaj Damasko en 1915 kaj 1916 plue plivivigis la naciisman senton, kaj en 1918, kiam la fortoj de la Araba Ribelo kaj de la Brita Imperio alproksimiĝis, la loĝantoj pafid kontraŭ la retiriĝintaj Turkaj trupoj.

 
La reĝo Faisal de Sirio kaj Laŭrenco de Arabio en Damasko dum la Unua Mondmilito, 1918.

La 1an de oktobro 1918, T. E. Lawrence eniris en Damasko, nome tria alveno de la tago, ĉar la unua estis de la trupoj de Aŭstralio, estritaj de la Maĵoro A.C.N. 'Harry' Olden.[1] Du tagojn poste, nome la 3an de oktobro 1918, ankaŭ la fortoj de la Araba Ribelo estrita de la princo Faisal eniris en Damasko.[2] Oni elektis militistan registaron sub Ŝukri Paŝa kaj Faisal ibn Hussein estis proklamita reĝo de Sirio. Politikaj problemoj pliardiĝis en novembro 1917, kiam la nova registaro de Bolŝevikoj en Rusio malkovris la enhavon de la Interkonsento Sykes-Picot laŭ kiu Britio kaj Francio estis aranĝintaj la dispartigon de la araba mezoriento inter ili. Nova Franc-Brita proklamo de la 17a de novembro promesis la "kompletan kaj definitivan liberigon de la popoloj delonge subpremataj fare de Turkoj." La Siria Nacia Kongreso en marto adoptis demokratian konstitucion. Tamen, la Konferenco de Parizo de 1919 estis garantiinta al Francio mandaton super Sirio, kaj en 1920 Franca armeo komandita de la Generalo Mariano Goybet trapasis la Antaŭ-Libanajn Montojn, venkis super malgranda siria defenda ekspedicio en la Batalo de Majsalun kaj eniris en Damasko. La francoj faris Damaskon la ĉefurbo de sia Mandato por Sirio de la Ligo de Nacioj.

Kiam en 1925 la Granda Siria Ribelo en Hauran etendis al Damasko, la francoj subpremis per terura bombardado de la urbo la 9an de majo 1926. Kiel rezulto, la areo de la malnova urbo inter la Soŭko Al-Hamidijah kaj la Soŭko Medhat Paŝa estis bruligita grunde, okazigante multajn mortojn, kaj ekde tiam ĝi estis konata kiel al-Harika ("la fajro"). La malnova urbo estis ĉirkaŭita per pikdratoj por eviti, ke la ribeluloj enfiltriĝu el Guta, kaj oni konstruis novan ŝoseon ekster la nordaj remparoj por faciligi la movojn de kirasvehikloj.

La 21an de junio 1941, 3 semajnojn el la Aliancana Siri-Libana kampanjo, Damasko estis kaptita el la fortoj de la Reĝimo de Vichy fare de miksita forto de Brita Hindio kaj de Libera Francio. Francio interkonsentis retiriĝi en 1946, kio kondukis al la kompleta sendependeco de Sirio. Damasko plu estis la ĉefurbo.

21-a jarcento redakti

 
La Damaska Operejo, malfermiĝis en 2004.

Januare de 2012, tumultoj en la Gubernio Rif Dimaŝk inter la regula armeo kaj ribeluloj atingis la ĉirkaŭojn de Damasko, kio malhelpis la eniron kaj eliron de la homoj el kaj en siaj hejmoj, speciale kiam sekurecaj operacoj intensiĝis el la fino de januaro al februaro.[3]

Junie de 2012, kugloj kaj granadoj eksplodis en hejmoj en Damasko tutajn noktojn dum la registaraj trupoj batalis al la Libera Siria Armeo surstrate. Almenaŭ tri tankobomboj eksplodis en loĝejaj areoj en la centra kvartalo de Damasko nome Kabun, laŭ aktivuloj. Intensa interŝanĝado de pafado markis la bataleton, laŭ loĝantoj kaj neprofesiaj filmetoj metitaj en interreton poste.[4]

La Damaska antaŭurbo Guta suferis fortan bombadon decembre de 2017 kaj plua bombotajdo startis en februaro 2018, konata ankaŭ kiel Ofensivo de Rif Dimaŝk.

La 20an de majo 2018, Damasko kaj la tuta Gubernio Rif Dimaŝk venis sun kompleta kontrolo de la registaro por la unua fojo 7 jarojn post la elpelo de Islama Ŝtato el la Ĝarmuka Rifuĝejo.[5]

Geografio redakti

 
Damasko en printempo el satelito.
 
Monto Kasiun super la urbo.

Damasko estis konstruita sur strategia loko sur altebenaĵo 680 m super marnivelo kaj ĉirkaŭ 80 km interne el la Mediteraneo, ŝirmita de la montaro Anti-Lebanono, kiu havigas akvon pere de la Barada Rivero, kaj sur ŝosekruciĝo inter komercvojoj: nome norda-suda vojo kiu konektas Egipton kun Malgranda Azio, kaj la orient-okcidenta dezerto-trapaseja vojo kiu konektas Libanon kun la valo de la rivero Eŭfrato. La montaro Anti-Lebanono markas la limon inter Sirio kaj Libano. La montaro havas pintojn de ĉirkaŭ 10,000 futoj kaj baras precipitadon el la Mediteranea maro, kaj tiele la regiono de Damasko foje suferas sekegojn. Tamen, en antikvaj epokoj tio estis mildigita pere de la Barada rivero, kiu originiĝas el montaj rojoj nutritaj de fandiĝanta neĝo. Damasko estas ĉirkaŭita de Ghuta, irigacia kamparo kie oni kultivis multajn vegetalojn, cerealojn kaj fruktojn ekde antikveco. Mapoj de Romia "Syria" indikis, ke la Barada rivero elfluis en grandan lagon oriente de Damasko. Nuntempe ĝi estas nomita Bahira Atajba, nome la dubanta lago, ĉar dum jaroj de fortaj sekegoj, ĝi eĉ ne ekzistas.[6]

La moderna urbo havas areon ed 105 km², el kiuj 77 km² estas urba, dum la Monto Kasiun okupas la ceteron.[7]

 
Unu el la raraj periodoj en kiuj la rivero Barada estas altnivela, vidita tie ĉi proksime al la Hotelo Kvar Sezonoj en la urbocentra Damasko.

La malnova urbo de Damasko, enfermita pere de la urbaj muregoj, kuŝas sur la suda bordo de la rivero Barada kiu estas preskaŭ seka (nur kun 3 cm). Sudoriente, norde kaj nordoriente estas ĉirkaŭita de antaŭurbaj areoj kies historio venas el la Mezepoko: nome Midan sudokcidente, Saruja kaj Imara norde kaj nordokcidente. Tiuj kvartaloj origine kreiĝis ĉe ŝoseoj kiuj eliras el la urbo, ĉe la tomboj de religiaj figuroj. En la 19a jarcento periferiaj vilaĝoj disvolviĝis sur la deklivoj de la Monto Kasiun, kiu superrigardas la urbon, jam la loko de al-Salihijah, nome kvartalo centrita sur la grava adorejo de mezepoka al-Andalusa ŝejĥo kaj filozofo Ibn Arabi. Tiuj novaj kvartaloj estis dekomence setlitaj de Kurdaj soldatoj kaj islamaj rifuĝintoj el la eŭropaj regionoj de la Otomana Imperio kiu estis falintaj sub kristana regado. Tiele ili estis konataj kiel al-Akrad (la Kurdoj) kaj al-Muhajirin (la migrantoj). Ili kuŝas je 2–3 km norde de la malnova urbo.

El la fino de la 19a jarcento antaŭen, eketendiĝis moderna administracia kaj komerca centro el la okcidento de la malnova urbo, ĉirkaŭ la rivero Barada, centrita en la areo konata kiel al-Marjahla paŝtejo. Al-Marjah tuj iĝis la nomo de tio kio estis dekomence la centra placo de moderna Damasko, kun la urbodomo ene de ĝi. La tribunalo, poŝtoficejo kaj fervoja stacio staris sur tre alta tereno iom sude. Eŭropana loĝeja kvartalo ekkonstruiĝis ĉe la ŝoseo kiu kondukas el Marjah al al-Salihijah. La komerca kaj administracia centro de la nova urbo laŭgrade ŝanĝiĝis norden iom al tiu areo.

 
Municipoj de Damasko.

En la 20a jarcento, pli novaj ĉeurboj disvolviĝis norde de la rivero Barada, kaj je ioma etendo sude, invadante la Ghuta oazon. En 1956–1957 la nova kvartalo Jarmuk iĝis dua hejmo por miloj da rifuĝintoj el Palestino.[8] Urboplanistoj preferis konservi Ghuta tiom longe eble, kaj fine de la 20a jarcento kelkaj el la ĉefaj areoj de disvolvigo estis norde, en la okcidenta kvartalo Mezzeh kaj pli ĵuse laŭlonge de la Barada valo en Dummar nordokcidente kaj sur la deklivoj de la montoj en Berze nordoriente. Pli malriĉaj areoj, ofte konstruitaj sen oficiala aprobo, disvolviĝis sude de la ĉefa urbo.

Damasko estis historie ĉirkaŭita de oazo, nome Ghuta regiono (الغوطة al-ġūṭä), irigaciita de la rivero Barada. La fonto Fijeh, okcidente laŭlonge de la Barada valo, iam havigis al la urbo trinkakvon, kaj variaj fontoj okcidente estas elĉerpitaj pro akvokondukiloj. La fluo de Barada malpliiĝis pro la rapida etendo de loĝado kaj industrio en la urbo kaj ĝi estas preskaŭ seka. La profundaj akvejoj estas poluitaj pro la elfluejoj de la urbo, la tro uzataj ŝoseoj, industrio kaj elfluado.

Klimato redakti

Damasko havas senpluvan klimaton pro la pluvo-ombro-efiko de montoj. La someroj estas sekaj kaj varmaj kun temperaturo de 35 °C. La vintroj estas freŝaj kun malofta pluvo (kun tre malofta neĝo). Tiam estas 11 °C, malofte frosto-punkto. Inter novembro kaj marto pluvas po 19 mm.

Historiaj monumentoj redakti

Pro sia aĝo kaj sia signifo tra la historio Damasko posedas riĉan kulturan heredaĵon. Multaj el ili rilatas al la Islamo; estas ĉirkaŭ 250 moskeoj. De 1979 la historia centro de Damasko estas monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Muregoj kaj pordegoj de Damasko redakti

 
Pordego Bab Tuma.

La Malnova Urbo Damasko kun proksimuma areo de 86.12 hektaroj[9] estas ĉirkaŭita de remparoj en la norda kaj orienta flankoj kaj parte en la suda flanko. Estas sep nunaj urbaj pordegoj, el kiuj la plej malnova datas el la Romia periodo. Tiuj estas, laŭ horloĝa ordo el la nordo de la citadelo la jenaj: Bab al-Faradis ("pordego de la fruktoĝardenoj", aŭ "de la paradizo"), Bab al-Salam ("pordego de la paco"), norde; Bab Tuma ("Tuma" aŭ "Tomasa pordego") en la nordorienta angulo, konduke al la kristana kvartalo samnoma; Bab Ŝarki ("orienta pordego") en la orienta murego, la nura kiu retenas sian Romian planon; Bab Kisan sudoriente, de kie laŭ la tradicio Sankta Paŭlo fuĝis el Damasko, malsuprenigita el la remparoj per kesto: tiu pordego estis fermita kaj ŝanĝita en la Kapelo de Sankta Paŭlo, por marki tiun okazaĵon; Bab al-Saghir (nome malgranda pordego); Bab al-Ĝabija je la enirejo al la soŭko Souk Midhat Paŝa, sudokcidente. Ankaŭ aliaj areoj ekster la enmuregigita urbo portas la nomon "pordego" (bab): Bab al-Faraj, Bab Musalla kaj Bab Sreija, ambaŭ sudokcidente de la enmuregigita urbo.

La Omajida Moskeo redakti

 
Moskeo de la Umajadoj.

La Omajida Moskeo situas en la nord-okcidento de la historia centro, en la kvartalo Bāb Tūma (Tomasa Pordo). En ĝia loko antaŭe staris antikvaj temploj, kies ekstera murego restas, kaj kristana katedralo. Kiam en 634 islamaj araboj konkeris Damaskon, ili transformis nur duonon de la katedralo al moskeo kaj lasis la alian duonon al la kristanaj loĝantoj.

En la jaro 705 la sultano al-Ŭalid ibn Abd al-Malik (al-Ŭalid la 1-a) forpelis la kristanojn kaj trakonstruigis kaj plivastigis la moskeon. Ĝia tri minaretoj estas malsamstilaj. La ekstera murego devenas de la antikvaj temploj kaj ankoraŭ portas grekajn skribaĵojn kaj reliefon, en kiu oni forskrapis vizaĝon, ĉar islamaj interpretoj ne permesas bildigi homojn. En la moskeo estas konservataj la relikvoj de Johano la Baptisto. Multaj islamanoj kredas, ke je la fino de la mondo Jesuo Kristo aperos sur la orienta minareto de la Omajida Moskeo.

Estas multaj aliaj islamaj lokoj en la urbo, krom la Omajida Moskeo, konata ankaŭ kiel Granda Moskeo de Damasko, nome la Sajjidah Rukajja Moskeo, la Tombejo de Bab Saghir, la Moskeo Nabi Habil kaj la Maŭzoleo de Saladino. Krome estas la madrasoj Al-Adilijah kaj Nur al-Din, krom la Biblioteko Az-Zahirijah. Aliaj diversaj trajtoj de la Islama arkitekturo estas karavanserajoj, inter kiuj Ĥan Jakmak, Ĥan As'ad Paŝa kaj Ĥan Sulajman Paŝa. Aliaj gravaj lokoj estas la Palaco Azm, la juda domego Maktab Anbar kaj la Hotelo Beit al-Mamluka.

La Tombo de Saladino redakti

La maŭzoleo de Saladino troviĝas ĉe la nord-okcidenta angulo de la Omajida Moskeo, proksime de ĝia norda enirejo. Ĝi estis konstruita en 1196, tri jarojn post la morto de Saladino, de lia frato al-'Adil la 1-a. La ĉefĉambro de la maŭzoleco estas kvadrata; ĝiaj muroj estas ornamitaj per blanka kaj nigra marmoroj.

En 1898 la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a vizitis la urbon, trovis la maŭzoleon kadukiĝinta kaj pagis ĝian rekonstruadon. Li donacis ankaŭ marmoran cenotafon el blanka marmoro, kiu staras apud la originala ligna ĉerko.

La Domo de Ananias redakti

 
Kapelo-hejmo de Sankta Ananias.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hejmo de Sankta Ananias.

Laŭ la Nova Testamento sankta Paŭlo, blindiĝinta, rericevis sian vidon en la domo de Ananias. En la domo supozata lia nun troviĝas kristana preĝejo. Pro la altiĝo de la grunda nivelo ĝi nun troviĝas ses metrojn en la grundo. Ĝi estas konsiderata unu el la plej malnovaj kristanaj kultejoj.

Krom la menciitaj Kapelo de Sankta Paŭlo kaj la Domo de Ananias, estas aliaj kristanaj preĝejoj en la urbo, inter kiuj tri katedraloj de la diversaj ortodoksaj eklezioj, nome la Mariamita Katedralo de Damasko, la Katedralo de la Dormiĝo de Nia Sinjorino, kaj la Siriaka Ortodoksa Katedralo de Sankta Georgo kaj aliaj du preĝejoj, nome de Sankta Johano Damaska kaj Laŭra de Sankta Paŭlo.

Servoj redakti

Ekonomio redakti

 
La Hotelo Kvar Sezonoj.

La historia rolo, kiun Damasko ludis kiel grava komerca centro, ŝanĝiĝis en ĵusaj jaroj pro la politika disvolvigo en la regiono same kiel pro la disvolvigo de la moderna komerco.[10] Plej varoj produktitaj en Damasko, same kiel en Sirio, estas distribuataj en landoj de la Araba duoninsulo.[10] Damasko organizas ĉiun aŭtunon internacian komerceksposicion, ekde 1954.[11]

La turisma industrio en Damasko havas grandan potencialon, tamen la nuntempa enlanda milito bremsis tiujn promesplenajn antaŭvidojn. La abundo de kultura riĉo en Damasko estis iom uzita ekde la fino de la 1980-aj jaroj por la disvolvigo de multaj instalaĵoj por gastigado kaj transportado kaj aliaj rilataj investejoj.[10] Ekde la komenco de la 2000-aj jaroj, nombraj butikaj hoteloj kaj plenplenaj kafejoj malfermiĝis en la malnova urbo, kio allogis amasojn da eŭropaj turistoj kaj da damaskaj vizitantoj.[12] En 2009 nova spaco por oficejoj estis konstruita kaj iĝis disponebla en la merkato de nemoveblaĵoj.[13] La sektoro de nemoveblaĵoj estis bremsita pro terorismo kaj foriro de la loĝantaro.

Damasko estas hejmo de ampleksa gamo de industria aktiveco, kiel por tekstiloj, nutrindustrio, cemento kaj variaj kemiaj industrioj.[10] La majoritato de fabrikoj estas regataj de la ŝtato, tamen limigita privatigo aldone al ekonomiaj aktivaĵoj regataj de la privata sektoro, estis permesita ekde la komenco de la 2000-aj jaroj pro la liberaligo de la ekonomio kiu tiam okazis.[10] Tradiciaj metiaj profesioj kaj manfaritaj kupraj gravurproduktoj estas ankoraŭ praktikataj kaj produktitaj en la malnova urbo.[10]

La Damaska Borso formale malfermiĝis al komerca funkciado en marto 2009, kaj tiu borso estas la nura borso en Sirio.[14] Ĝi estas nune en la Barzeha distrikto, ene de la areo de la financaj merkatoj kaj sekureca komisioj de Sirio. Ties fina hejmo estas la merkata negoca distrikto Ĝaafur.[15]

Demografio redakti

 
Tri virinoj el Damasko, 1873: kamparana (maldekstre), druza en tanturaj vestoj, kaj urba sinjorino kiu montras kabkab ŝuojn.

La ĉirkaŭkalkulita loĝantaro de Damasko en 2011 estis 1,711,000. Damasko estas la centro de troloĝata metropola areo kun ĉirkaŭkalkulita loĝantaro de 5 milionoj. La metropola areo de Damasko inkludas la urbojn Duma, Harasta, Daraja, Al-Tall kaj Ĝaramana.

La kreskindico de la urbo estas pli alta ol tiu de Sirio kiel tuto, ĉefe pro rur-urba migrado kaj la influo de junaj siriaj migrantoj allogitaj de pli ampleksaj oportunoj por dungado kaj edukado.[16] La migrado de siria junularo al Damasko rezultis en averaĝa aĝo ene de la urbo kiu estas sub la landa averaĝo.[16] Tamen, la loĝantaro de Damasko ŝajne ege malpliiĝis en ĵusaj jaroj kiel rezulto de la Siria Enlanda Milito.

Etnoj redakti

La plej ampleksa majoritato de Damaskanoj estas siriaj araboj. La Kurdoj estas la plej granda etna minoritato, kun loĝantaro de proksimume 300,000.[17] Ili loĝas ĉefe en la kvartaloj Ŭadi al-Maŝari ("Zorava" aŭ "Zore Afa" en kurda) kaj Ruknedin.[18][19] Aliaj minoritatoj estas siriaj Turkmenoj, Armenoj, Arameoj, Cirkasianoj kaj malfranda komunumo de Grekoj. Inter la minoritatoj de la urbo estas malgranda komunumo de Palestinanoj, grava el historia, socia kaj politika vidpunktoj.[16]

Religioj redakti

Islamo estas la hegemonia religio. La majoritato de islamanoj estas sunaistoj, dum alavitoj kaj dekduimamaj ŝijaistoj formas relative grandajn minoritatojn. Alavitoj loĝas ĉefe en la Mezzehaj distriktoj Mezzeh 86 kaj Sumarijah. Ŝijaistoj loĝas ĉefe ĉe la ŝijaismaj lokoj de la moskeoj Sajjidah Rukajja kaj Sajjidah Zajnab. Oni kalkulas, ke estas pli ol 200 moskeoj en Damasko, el kiuj la plej bone konata estas la Moskeo de la Umajadoj.[20] Kristanoj estas ĉirkaŭ 15%–20% el la loĝantaro. Kelkaj Orientkristanaj eklezioj havas siajn sidejojn en Damasko, kiel la Siriaka Ortodoksa Eklezio, la Siriaka Katolika Eklezio, kaj la Greka Ortodoksa Eklezio de Antioĥio. La kristanaj distriktoj de la urbo estas Bab Tuma, Kassaa kaj Ghassani. Ĉiuj el ili havas po multajn preĝejojns, kiel la fama Kapelo de Sankta Paŭlo kaj la Preĝejo de Sankta Georgo en Bab Tuma. Oni distrumpetis serion de supozataj aperoj de la Virgulino Maria en Sufanieh observitaj inter 1982 kaj 2004.[21] Pli malgranda minoritato de Druzoj loĝas en la urbo, ĉefe en la miksaj kristian-druzaj antaŭurboj Tadamon,[22] Ĝaramana,[23] kaj Sahnaja. La Patriarka Sidejo de la Siriaka Ortodoksa Eklezio estas bazita en Damasko, Bab Toma. Tiu eklezio estas sendependa el la Mezorienta Siriaka Ortodoksa Eklezio en Damasko kaj havas sian propran estrecon kaj strukturon en Barato, kvankam ambaŭ praktikas la saman aŭ similan praktikon de kristanismo. Estas 700,000 membroj de la Greka Ortodoksa Eklezio de Antioĥio en Sirio, kio estas la kerno de la kristana loĝantaro kun la 400,000 asiri/siriakoj kaj 30-100,000 Armenoj.

Estas malgranda komunumo de judoj ĉefe en tio kio estas nomata Haret al-Jahud nome juda kvartalo. Ili estas restaĵoj de antikva kaj multe pli granda juda setlado en Sirio, date reen almenaŭ el la epoko de la Romia Imperio, aŭ eĉ el antaŭ la epoko de la reĝo Davido.[24]

Sufiismo redakti

Sufiismo tra la dua duono de la 20a jarcento estis influa tendenco en la Sunnaismaj religiaj praktikoj, partikulare en Damasko. La plej granda islama movado por nur virinoj kaj junulinoj en la mondo estas Sufi-orientita kaj havas bazon en Damasko, estrita de Munira al-Kubajsi. Siria Sufiismo havas siajn fortajn areojn en urbaj regionoj kiel Damasko, kie ĝi establis ankaŭ politikajn movadojn kiel as Zayd, kun la helpo de serio de moskeoj, kaj pastroj kiel Abd al-Ghani al-Nabulsi (17a-18-a jarcentoj), Sa'id Haŭŭa, Abd al-Rahman al-Ŝaghuri kaj Muhammad al-Jakubi (20a jarcento).[25]

Ĝemelurboj redakti

Konataj civitanoj redakti

Naskiĝintoj en Damasko redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Barker, A. (1998) "The Allies Enter Damascus", History Today, Volume 48
  2. Roberts, P.M., World War I, a Student Encyclopedia, 2006, ABC-CLIO, p.657
  3. Public transportation in Damascus is having an uphill go of it. Arkivita el la originalo je 2012-03-21. Arkivigite je 2012-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
  4. "Heavy gunfire in Syria's capital during the weekend", Haaretz, 10a de junio 2012. Kontrolita 10a de junio 2012.
  5. Aboufadel, Leith, "Syrian military in full control of Damascus for first time in years", 20-a de majo 2018. Arkivigite je 2018-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
  6. romeartlover, "Damascus: the ancient town" Alirita la 22an de majo 2019.
  7. DMA-UPD Discussion Paper Series No.2. Damascus Metropolitan Area Urban Planning and Development (October 2009). Arkivita el la originalo je 2012-10-28. Arkivigite je 2012-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
  8. The Palestinian refugees in Syria. Their past, present and future. Dr. Hamad Said al-Mawed, 1999
  9. Ancient City of Damascus. UNESCO. Alirita 31a de oktobro 2017.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 Damascus. Alirita 28a de novembro 2009.
  11. Damascus International Fair. Arkivita el la originalo je 2009-11-12. Alirita 28a de novembro 2009.
  12. Cummins, Chip, "Damascus Revels in Its New Allure to Investors", The Wall Street Journal. Kontrolita 28a de novembro 2009.
  13. Report: Office Space Across the World 2009. Cushman & Wakefield. Arkivita el la originalo je 11a de majo 2011. Alirita 28-a de novembro 2009.
  14. Inauguration of Damascus Stock Exchange. Syrian Enterprise and Business Center. Alirita 28-a de novembro 2009.
  15. AFP: Syria launches first stock exchange (10a de marto 2009). Alirita 20a de junio 2010.
  16. 16,0 16,1 16,2 Damascus | National Capital, Syria.
  17. Chatty, Dawn. (2010) Displacement and Dispossession in the Modern Middle East. Cambridge University Press, p. 267. ISBN 978-0-521-52104-8.
  18. Kurds of Damascus: Trapped between Secession and Integration. Arkivita el la originalo je 2016-04-18. Alirita 2019-05-22.
  19. As Fighting Rages in Damascus, Kurds Flee Their Neighborhoods (Majo 2013).
  20. Flood, Finbarr Barry. (2001) The Great Mosque of Damascus: studies on the makings of an Umayyad visual culture 33. BRILL. ISBN 978-90-04-11638-2.
  21. Sbalchiero en: Laurentin/ Sbalchiero (2007), p. 1093–1097.
  22. Syria's Alawites Under Siege.
  23. Despite pressure Druze remain in regime camp.
  24. Katz, Ketsi'ah (1981), Masoret ha-lashon ha-'Ibrit shel Yehude Aram-Tsoba (Ḥalab) bi-qri'at ha-Miqra ve-ha-Mishnah (La hebrelingva tradicio de Judoj de Alepo en la legado de la Biblio kaj la Miŝnaho)
  25. Syrian Sufis Divided As Salafist Influence Grows (3a de oktobro 2013).

Bibliografio redakti

  • Aharoni, Yohanan; Avi-Yonah, Michael (1977). The MacMillan Bible Atlas. Carta Ltd. ISBN 978-0-7318-1071-0.
  • Burns, Ross (2005). Damascus: A History. Routledge. ISBN 978-0-415-27105-9.
  • Cammelli, Stefano (2006). "Il Minareto di Gesù". Il Mulino.
  • Hamilton, Jill, Duchess of (2002). First to Damascus: The story of the Australian Light Horse and Lawrence of Arabia. ISBN 978-0-7318-1071-0.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Damascus en la angla Vikipedio.