Damo kun ermeno

pentraĵo de Leonardo da Vinci

La Damo kun ermeno (ofte nomata ankaŭ "La Damo kun vizelo") estas pentraĵo el ĉ. la jaroj 1483-1490 de itala renesanca pentristo Leonardo da Vinci. La portreto estis kreita en Milano en la tekniko de tempero sur juglanda tabulo kaj prezentas Cecilia Gallerani, amatinon de duko Ludoviko Sforza.

La Damo kun Ermeno
La Damo kun Ermeno
Leonardo da Vinci1483-1490
oleo sur ligno
54,7 × 40,3 cm
Muzeo de Czartoryski en Krakovo
vdr

La pentraĵo troviĝas en muzeo de la familio Czartoryski en Krakovo. Ĝi estas unu el la plej valoraj pentraĵoj de polaj muzeoj kaj la sola verkaĵo de Leonardo da Vinci en Pollando. Cetere, La Damo kun ermeno estas unu el nur kvar portretoj, kiujn kreis Leonardo; la ceteraj estas La Gioconda, Ginevra de' Benci kaj La belle ferronnière.