Damya Laoui (n. en Braine-l'Alleud, Belgio, la 12-an de marto 1985) estas esploristino de flandra patrino kaj alĝeria patro[1] kiu obtenis promesplenajn rezultojn en la esploro por trovi vakcinon kontraŭ metastazoj de tumoroj[2]. Temas pri imunoterapio aŭ 'vakcino' kiu baziĝas sur la propraj korpoĉeloj. Laoui malkovris du specojn de ĉeloj kapablaj, sen ajna speco de modifoj, stimuli la imunsistemon por malrapidigi tumoran kreskon[3].

La revuo 'New Scientist Nederland' honoris ŝin en 2018 kiel talentema sciencisto de la jaro[4]. Harold de Vladar, membro de la ĵurio por la Konkurso de Innovators Under 35 Eŭrope 2017, laŭdas la laboron de Laoui kiel 'nemezurebla' kontribuo al la socio, kiu 'multege plibonigos la vivkvaliton de kancero-pacientoj kaj iliaj familioj' [3]

Biografio redakti

Laoui diplomiĝis kiel biomedicina inĝeniero ĉe la Libera universitato de Bruselo (VUB)[5] kaj doktoriĝis pri biomedicinaj sciencoj ĉe la sama universitato. Ŝi estis visiting fellow (alvojaĝanta esploristo) ĉe la Swiss institute for Cancer Research (svisa instituto por kancero-esplorado), Ecole polytechnique fédérale de Lausanne (EPFL) en Laŭzano [6].

Esploro redakti

Damya Laoui esploras la mekanismojn per kiuj certaj ĉeloj povas influi la imunsistemon por bremsi kanceran progresadon. Tiuj ĉeloj aŭ la molekuloj kiujn ili produktas povas tiam esti utiligataj kiel bazo por la evoluo de novaj (kombinaj) imunoterapioj. Ekzemple, la teamo de Laoui evoluigis kontraŭkanceran vakcinon bazitan sur la proprakorpaj tumor-derivataj ĉeloj[7].

Disvastigo de scioj kaj egalaj ŝancoj redakti

Laoui volas instigi gejunulojn elekti STEM-studojn. Ŝi precipe volas doni al gejunuloj kun migranta fono pli da memfido por komenci universitatajn studojn kaj instigi (junajn) virinojn disvolvi sciencan karieron.

Referencoj redakti

  1. (nl) Rik Van Puymbroek, ‘Wat ik niet begrijp, vind ik leuk Arkivigite je 2022-01-06 per la retarkivo Wayback Machine', De Tijd, la 18-an de juliio 2020
  2. (nl) De morgen, p. 7, la 18-an de junio 2018.
  3. 3,0 3,1 (en) Laura Crespo, Developing new immunotherapies based on dendritic cells to win the battle against cancer, innovators under 35, MIT Technology Review, 2017
  4. (nl) Damya Laoui: Ik heb nog niets gedaan, Zwijgen is geen optie
  5. (en) Prof. Dr. ir. Damya LAOUI, VUB
  6. (nl) Damya Laoui, Newscientist.nl
  7. (nl) Damya Laoui | expertendatabank.be.