Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dan MAXWELL (1936) estas esperantisto. Li estas magistro kaj doktoro pri Lingviko. Li instruis lingvikon kaj anglan en universitatoj de Germanio. Li esploris pri perkomputila tradukado en la nederlanda firmao B50, por projekto kiu klopodis uzi Esperanton kiel pontolingvon. Li aktivis por la Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Scienco (TAKIS) kaj en Esperanta Ŝakligo Internacia (EŜLI).[1]

Li partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin.[2]

Verkoj redakti

  • Unification Dependency Grammar, 1995

Referencoj redakti

  1. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 96.
  2. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 85-96.