Dana-insulo (turke Dana Adası, ankaŭ nomata Kargıncık Adası, latine Pithyussa) estas insuleto en Mediteraneo, apartenanta al Turkio.

Geografio redakti

 

Dana-insulo situas paralele al la suda bordo de Turkio ĉe 36° 11′ N 33° 46′ O / 36.183 °N, 33.767 °O / 36.183; 33.767 (mapo) en la provinco Mersin. La distanco al la kontinanta parto de Turkio estas 2.5 km. La pasejo inter la insulo kaj la kontinento (lando) estas konata kiel Kargıcak strait, konvena por mara trafiko. La formo de la insulo estas proksimume rektangula kun dimensioj de 2,7 x 0,9   km. La plej alta pinto estas 250 m. Dana-insulo estas sufiĉe roka kaj kovrita per makiza arbustaro kaj arbaro de pino.

Historio redakti

La insulo estis loĝata jam dum la romia kaj frubizanca epokoj. Ekzistas ruinoj de kelkaj preĝejoj, tomboj, domoj, akveduktoj, roma bano kaj havena instalaĵo ĉe nordo de la insulo. Laŭ novaj esploroj, estis multaj ŝipkonstruejoj en Dana-insulo. Laŭ asistanta profesoro Hakan Öniz, la insulo estis la plej granda, pruvita ŝipkonstruejo en la antikva mondo. Ekzistas ankaŭ kelkaj ruinoj ĉe la suda marbordo de la ĉefa lando fronte al la insulo. Probable, ĉi tiuj du setlejoj kontrolis la trafikon tra la markolo.

Laŭ iuj fontoj, la francaj komercistoj ankaŭ uzis la insulon kiel ilian havenon dum mezepoko.