Dana International

Israela kantistino

Dana International (hebree דנה אינטרנשיונל) estas la artista nomo de Ŝaron Koĥen. Ŝi naskiĝis en Telavivo la 2-an de februaro 1972. Ŝi estas kantistino kaj komponistino. Dum ŝiaj frua junaĝo kantis kaj laboris kiel reĝinjo en la plej gravaj dancejoj de Israelo kiam la DJ Offer Nissim malkovris ŝin.

Dana International
Persona informo
Naskonomo ירון כהן
Aliaj nomoj דנה אינטרנשיונל
Naskiĝo 2-an de februaro 1969 (1969-02-02) (55-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj hebreaanglaarabahispanaitalarusafranca
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Ironi Alef High School
Okupo
Okupo kantaŭtoro • diskografa artisto • kantisto
TTT
Retejo http://www.danainternational.co.il
vdr
Dana International
Dana International en koncerto pri la 100-jariĝo de Telavivo, en 2009.

Sharon estas transgenrulo. En 1993 vojaĝis al Londono por ŝanĝi sian sekson, kaj ekde tiam ankaŭ ŝanĝis sian viran nomon "Yaron" al la ina "Ŝaron". En tiu sama jaro publikigis sian unuan solulan kanton titolita "Saida Sultana", kovero de la kanto de Whitney Houston titolata "My name's not Susan". Ŝi publikigis sian unuan diskon, el kies titoldisko ŝi prenis la artistan nomon "Dana International", atingante grandan sukceson en aliaj landoj kiel Jordanio kaj Egiptio.

Ŝi reprezentis Israelon en Eŭrovido-Kantokonkurso 1998, okazinta la 9-an de majo en Birmingham, (Britio) per la kanto "Diva" kaj gajnis atingante 174 poentojn. Danke al ŝia partopreno kaj venko en la kantokonkurso disfamiĝis en tuta Eŭropo kaj vendis pli ol 400.000 diskojn.

Poste ŝi eldonis diskon por tuta Eŭropo kiu inkluzivis ĉiujn ŝiajn ple konatajn kantojn en Israelo, titolata "The album" kaj aliaj kun novaj kantoj "Free". En 2005 Diva estis elektita kiel la 13-a plej bona kanto en la historio de Eŭrovido.

Dana estis la komponisto de la kanto kiu reprezentis Israelon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008 okazinta en Belgrado, "The fire in your eyes" kiu atingis la naŭan lokon en la finalo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti