Daniel Carleton Gajdusek

Daniel Carleton Gajdusek (naskiĝis la 9-an de septembro 1923 en Yonkers, Usono; mortis la 9-an de septembro 2008 en Tromsø, Norvegio) estis usona medicinisto hungardevena. Ĝi ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1976, kiun li kundividis kun Baruch S. Blumberg.

Daniel Carleton Gajdusek
Nobel-premiito
Persona informo
Daniel Carleton Gajdusek
Naskiĝo 9-an de septembro 1923 (1923-09-09)
en Yonkers
Morto 12-an de decembro 2008 (2008-12-12) (85-jaraĝa)
en Tromsø
Lingvoj angla vd
Loĝloko Yonkers vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Roĉestro • Harvard Medical School vd
Familio
Parencoj Irene Dorothy Dobroscky vd
Profesio
Okupo kuracisto • virusologo • biologo • antropologo vd
Laborkampo virusscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Gajdusek estis filo de enmigrintoj el Hungara reĝlando. Li studis en Universitato de Roĉestro, kie li lernis fizikon, biologion, kemion kaj matematikon. Li akiris M.D. en Harvardo en 1946, poste li esploris en Universitato Kolumbio, Kalifornia Instituto de Teknologio kaj Harvardo. En la fruaj 1950-aj jaroj li okupiĝis pri virusoj en Ruĝa Kruco de Usono. En 1954 li iris al Melburno por prelegi. Hejmenveninta li portis 56 knabetojn por vivi plu en Usono. Gajdusek estis akuzita pro infan-molestado en 1996 surbaze laŭ sia propra taglibro kaj deklaroj de la viktimo. Gajdusek deklaris sin kulpa en 1997, tamen li estis kondamnita al 12 monatoj en malliberejo. Post lia liberiĝo li ricevis kvinjaran memstaran provtempon en Eŭropo. Li neniam revenis al Usono kaj vivis en Amsterdamo, Parizo kaj Tromsø.

La plej konata laboro de Gajdusek estis la kuruo. Tiu malsano estis senbrida en Nov-Gvineo en la 1950-aj jaroj kaj la 1960-aj jaroj. Gajdusek konstatis disvastiĝon de la malsano pro la kanibalismo. Post ĉeso de la kanibalismo kuruo plene malaperis.

Fontoj redakti