Daniel Gottfried Werner
Daniel Gottfried WERNER (naskiĝinta la 2-an de februaro 1695 en Eisenberg;[1] , mortinta post 1752) estis germana pedagogo kaj protestantisma teologo.
Daniel Gottfried Werner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1695 en Eisenberg |
Morto | 1-an de januaro 1800 (104-jaraĝa) |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | teologo |
Vivo redakti
Post frekvento de la gimnazio en sia naskiĝurbo Werner studis ĉe la Universitato de Jena teologion kaj filozofion. Doktoriĝo estis en la 10.12.1718 kaj poste li fariĝis helpdocento (adiunctus) ĉe la filozia fakultato. En 1725 li estris la akademian societon Societas Exquirentium (societo esplorista)[2] kiu ekzistis ĝis 1728 kaj volis dividi fruktodonajn sciencaĵojn de malpli altvaloraj aferoj duonsciencaj.[3] En la jaro 1728-a Werner eklernejestris ĉe Groeningianum-kolegio en Stargard. Tie li profesoris pri teologio kaj hebrea lingvo.[4] En latina lingvo Werner verkis plurajn skribitaĵojn, ĉefe kun filozofia kaj teologia enhavoj. Ekde 1744 li paralele paroĥestris ĉe Kirko Sankta Johano en Stargard.
Verkoj (elekto) redakti
- Hundertjähriges Ehren-Gedächtnis Herrn Peter Grönings. 1733.
- De antiquissimis Pomeraniae colonis. 1739.
- Aneksoj por [5] Jodocus Andreas Hiltebrandt: Verzeichnis der Hirten Gottes usw. der Stadt Neu-Stargard an der Ihna, in den beiden Oberständen, von anno 1524–1724. Szczecin 1724.
Eksteraj ligiloj redakti
- Informoj pri Daniel Gottfried Werner en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Verkoj liaj che WorldCat
Notoj redakti
- ↑ Johann David Gschwend: Eisenbergische Stadt- und Land-Chronika. Eisenberg 1758, p. 630.
- ↑ Johann Andreas Fabricius (eld.): Abriss der allgemeinen Historie der Gelehrsamkeit. Band 3, Leipzig 1754, p. 782.
- ↑ Felicitas Marwinski: Johann Andreas Fabricius und die Jenaer Gesellschaften des 18. Jahrhunderts. Friedrich-Schiller-Universität, Jena 1889, p. 16 kaj 89.
- ↑ Ernst Ludwig Rathlef, Gabriel Wilhelm Goetten, Johann Christoph Strodtmann (Hrsg.): Geschichte der jetztlebenden Gelehrten. Vol 9/1745, S. 222.
- ↑ Christian Friedrich Wutstrack: Kurze historisch-geographisch-statistische Beschreibung von dem Kgl.-Preußischen Herzogtum Vor- und Hinterpommern. Szczecin 1793, p. 494.