Daniel Kirkwood

usona astronomo

Daniel Kirkwood (naskiĝis la 27-an de septembro 1814 en Harford County, en Marilando, mortis la 11-an de junio 1895 en Riverside, en Kalifornio) estis usona astronomo kaj matematikisto Li malkovris kaj studis strukturojn en la asteroida zono, kiun oni nomis en lia honoro malplenoj de Kirkwood.

Daniel Kirkwood
Persona informo
NomoDaniel Kirkwood
Dato de naskiĝo27-a de septembro 1814
NaskiĝlokoHarford County, en Marilando
Dato de morto11-a de junio 1895
MortolokoRiverside, en Kalifornio
Aĝo je morto80
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj matematikisto
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Vivo redakti

Li estis en 1838 diplomita pri matematiko en la Akademio de York, iĝis direktoro de la Lankastera Lernejo de Lancaster kaj direktoro de la Akademio de Postville (Pensilvanio).

En 1851 li iĝis profesoro pri matematiko en la Universitato de Delaware, en 1859 en la Universitato de Indiano en Bloomington, inter 1865 kaj 1867 en la Washington & Jefferson Kolegio en Canonsburg (Pensilvanio), kaj en 1891 en la Universitato Stanford.

Li estis kuzo de la usona politukulo Samuel Jordan Kirkwood.

Sciencaj laboroj redakti

Lia ĉefa scienca estas studo pri la disdono de la asteroidaj orbitoj. Desegnante histogramon de la nombro da asteroidoj en funkcio de la duona grandakso de iliaj orbitoj, li rimarkis plurajn mankolokojn, kongruantajn kun orbitoj sur kiuj estas preskaŭ neniu asteroido. Li asociis tiuj mankolokojn al orbitaj resonancoj kun la orbito de Jupitero. Li sugestis, ke sama fenomeno povus esti la kaŭzo de la malpleno de Cassini en la saturnaj ringoj, pro resonanco kun unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Li montris, ke la malpleno de Casini estas en resonanco 3:1 kun la saturna luno Encelado[1].

Li opiniis ke estus rilato inter la duonaj grandaksoj de orbito de planedo kaj ties rotacia periodo, rilato kiun oni nomis la "Leĝo de Kirkwood", sed tiu leĝo montriĝis malprava kiam oni mezuris la rotacion de malproksimaj planedoj. Li estis la unua kiu montris, ke la materialo de la meteorfluoj devenas el kometoj.

Entute, li verkis 129 sciencajn eldonaĵojn el kiuj tri librojn.

Honoroj redakti

En lia honoro, oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti