Daniel Wilhelm Moller

Hungaria germana instruisto

Daniel Wilhelm Moller, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Moller Dániel Vilmos [vilmoŝ] estis hungaria germana altlerneja instruisto.

Daniel Wilhelm Moller
Daniel Wilhelm Moller
Daniel Wilhelm Moller
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de majo 1642(nun 1642-05-26)
en  Hungara reĝlando Habsburga Imperio Pozono
Morto la 25-an de februaro 1712
en  Germanio Altdorf apud Nürnberg
Lingvoj latina
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo bibliotekistohistoriisto • universitata instruisto • verkisto • entomologo
vdr

Daniel Wilhelm Moller[1][2] naskiĝis la  26-an de majo 1642(nun 1642-05-26) en Pozono (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 25-an de februaro 1712 en Altdorf apud Nürnberg (Germanio).

Biografio redakti

Daniel Wilhelm Moller apartenis al la germana minoritato en Hungarlando. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis la slovakan lingvon en Trencsén. En 1660 li studis en Universitato de Lepsiko, tamen li akiris diplomon en Universitato de Wittenberg en 1662. Li studvojaĝis en Nederlando, Anglio, Silezio, Prusio kaj Pollando. En 1664 li daŭrigis siajn teologiajn studojn en la Universitato de Strasburgo kaj lernis la francan lingvon, poste li studvojaĝis al Svislando, Francio kaj Italio. En 1671 li hejmenvenis kaj instruis, sed kiel luterano, li estis konstante molestita. Li fuĝis al Nurenbergo, kie li instruis en la universitato, respektive li estis bibliotekisto en ties biblioteko. Iom poste li instruis en Universitato de Altdorf. Li edziĝis dufoje en 1685 kaj 1692, idoj neniam naskiĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Oratio de confusione babylonica (1662)
  • De Bohemico nihilo alchimistico (1667)
  • Presburger Kirchen- und Schulen-Verlust etc (1673)
  • Inuitatio ad audiendas controuersias metaphysicas (1680)
  • Disp. inaug. de mempsimoeria (1702)

Fontoj redakti

Referencoj redakti