Daphne Wilhelmina BUNSKOEK (Almelo, 22-an de novembro 1973) estas nederlanda prezentistino kaj aktorino.

Daphne Bunskoek
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1973 (1973-11-22) (50-jaraĝa)
en Almelo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo aktoro • televida prezentisto • prezentisto
vdr

Biografio redakti

 
Daphne Bunskoek en 2017.

Bunskoek post la mezlernejo ne sciis kion ŝi plue volis. Ŝi studis je la Universitato de Reims Ĉampanjo-Ardenoj dum unu jaro lingvistikon, poste ŝi studis je la Universitato Twente aplikatan Instruadon kaj post tio edukadon docento dramo je la Altlernejo por artoj en Kampen. Por tiu studado ŝi dum tri monatoj staĝis en Calgary ĉe Keith Johnstone.

Bunskoek unue laboris por la regiona kanalo RTV Oost, kie ŝi prezentis la programon Jong Belegen kune kun Willem Alkema kaj Eddy Zoëy. Post kiam ŝi raportis por ĉi tiu stacio pri la videoĵokeo Tooske Breugem, ĵus dungita de muzika kanalo TMF, Bunskoek estis petita fari testfilmon ĉe TMF. Ŝi estis dungita kaj prezentis diversajn programojn tie dum kelkaj jaroj. De 2002 ĝis 2005 Bunskoek estis vidata en la programoj Ankaŭ tio!, Mi faras ĉion por vi [1] kaj Bonan matenon Nederlando de la dissendanto KRO.

Referencoj redakti

  1. Bunskoek prezentas novan televidilon programo - De Telegraaf, 20-an de septembro 2004