Daraa (arabe درعا) ankaŭ Dera, Dera'a; estas administra centro de la samnoma gubernio Daraa en sudokcidento de Sirio.

Daraa
urbo • urbego • populated place in Syria
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 107 500  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 38′ N, 36° 6′ O (mapo)32.62527777777836.106111111111Koordinatoj: 32° 38′ N, 36° 6′ O (mapo) [+]
Alto 435 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Daraa (Sirio)
Daraa (Sirio)
DEC
Daraa
Daraa
Situo de Daraa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daraa [+]
vdr

Daraa situas en alto de 530 metroj en regiono Hauran, ĉirkaŭ pli ol 100 km sude de Damasko ĉe la rapidvojo al Amano, 5 m norde al la jordania-siria limo.

La urbo havas 77.230 loĝantojn laŭ kalkulo el 2010, plimulto estas sunaitoj. Tie loĝis en 1942 ĉirkaŭ 10.000 homoj.

Ĉe Daraa troviĝas la palestina rifuĝejo kun ĉirkaŭ 6000 rifuĝintoj.

En la biblia epoko (Malnova Testamento) ĝi situis en regiono ĉirkaŭ la urbo Edreï (pli posta Adraa). Tie perdis en batalo Reĝo Og – gvidanto de la amoridoj – favore al la israelanoj sian landon, kiu apartenis al altebenaĵo de Baŝan.

Proksime al la urbo ekzistas grekaj kaj romiaj antikvaĵoj, inter ili ankaŭ detruita teatro. En proksimo de la urbo okazis decida batalo inter la Orientromia imperio kaj la islamanoj. Tio okazis ĉe Yarmuk en 636 kaj finiĝis kun venko de la islamanoj. La moskeo de la urbo estis konstruita en 1253, dum regado de la ajubidoj per uzo de antikvaj materialoj.

Ekde 1908, la urbo estis grava fervoja stacio de la Hiĝaz-fervojo. Tie disbranĉiĝis la ĉeflinio Damasko - Medino al mediteranea Hajfo (ekde 1946 ne plu funkcias) kaj al Bostra, 40 km oriente. La ekonomia bazo de la urbo estas la agrikulturo. La urbo estas foirurbo por la ĉirkaŭa regiono, en kiu oni kultivas ĉefe tritikon kaj hordeon. Daraa lastatempe suferis pro la reduktita akvolivero en la regiono.

En la urbo protestis en marto de 2011 multaj loĝantoj pro aresto de junuloj kaj murdo de protestantoj.