Darda estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en departemento Osjeĉko-baranjska. Ankoraŭ 3 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Darda
municipality of Croatia

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 31326
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 427  (2021) [+]
Loĝdenso 58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 38′ N, 18° 42′ O (mapo)45.62608055555618.692513888889Koordinatoj: 45° 38′ N, 18° 42′ O (mapo) [+]
Areo 94,1 km² (9 410 ha) [+]
Darda (Kroatio)
Darda (Kroatio)
DEC
Darda
Darda
Situo de Darda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Darda [+]
vdr

Situo redakti

La urbo situas sur ebenaĵo,Dravo preterfluas, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Osijek.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la romianoj, kiuj konstruis digon kontraŭ Dravo. En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. Post la mezepoko la turkoj okupis la regionon, havantaj la plej gravan trapasejon en Eszék. Por defendi la ponton ili konstruis malgrandan fortikaĵon ĉi tie kaj rekonstruis la digon. Miklós Zrínyi (poeto kaj militestro) detruis la digon en 1664. La restaĵoj ankaŭ nun estas videblaj. Barokaj preĝejoj katolika omaĝe al Johano la Baptisto kaj ortodoksa omaĝe al Sankta Miĥaelo konstruiĝis en la 18-a j.c. En 1910 loĝis 3368 da homoj (1334 da hungaroj, 1062 da germanoj, 822 da serboj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Baranya (reĝa departemento). Inter 1918-1920 armeo de SHS (=Serba-Kroata-Slovena) okupis la regionon kaj deklaris respublikon. Ekde 1929 la urbo iĝis parto de Jugoslavio, escepte inter 1941-1944, kiam rehungariĝis. En 1944 la serboj faris teroron kontraŭ germaneco kaj hungareco. Dum la kroata patrujdefenda milito 1991-1995 la urbeto ruiniĝis, poste ĝi apartenas al Kroatio. En 2001 loĝis kroatoj 52%, serboj 28%, hungaroj 8%, ciganoj 3%.