Das Cabinet des Dr. Caligari

Das Cabinet des Dr. Caligari (esperante "La Kabineto de D-ro Caligari") estas germana, muta filmo reĝisorita de Robert Wiene en 1920 kaj adaptita el teatraĵo verkita de Hans Janowitz kaj Carl Mayer. Ĝi estas unu el la plej fruaj, influaj kaj arte aklamitaj filmoj de germana ekspresionismo.

Das Cabinet des Dr. Caligari
Anglalingva afiŝo
Anglalingva afiŝo
muta filmo
Produktadlando Germanio
Originala lingvo Muta filmo (germanaj subtekstoj)
Kina aperdato 26-a de februaro 1920
Ĝenro Ekspresionisma
Kameraado Willy Hameister
Buĝeto Ĉ. 20 000 markoj
Reĝisoro(j) Robert Wiene
Produktisto(j) Eric Pohmer
Scenaro Hans Janowitz • Carl Mayer
Laŭ la verko de Hans Janowitz kaj Carl Mayer
Filmita en Germanio
Muziko de Giuseppe Becce
Ĉefrolantoj Werner Krauss
Conrad Veidt
Friedrich Fehér
Lil Dagover
Hans Twardowski
Produktinta firmao Babelsberg Studio
IMDb
vdr

La intrigo ĉefe temas pri la freneza D-ro Caligari kaj ties lojala, somnanbula Cesare. Ili ŝajne estas implikitaj en serio da murdoj en la germana montvilaĝo Holstenwall.