Das Kunstwerk der Zukunft

Das Kunstwerk der Zukunft [La artverko de la estonteco] estas krom "Oper und Drama" unu el la du artoteoriaj traktaĵoj de Richard Wagner, kiujn li verkis en la tempo ekde 1849 ĝis 1852 en Zuriko. Kiel en sia traktaĵo "Die Kunst und die Revolution" Wagner plendas la disfalon de la artoj kaj disvolvas sian modelon de nova unueco de la artoj, la "tutartan verkon". Lia traktaĵo estas publikigita en liaj kolektaj verkoj volumo 3 kaj sudividita en jenajn capitrojn:

  • I. La homo kaj la arto en ĝenerale.
Titolpaĝo de la unua presaĵo
1. Naturo kaj homoj
2. Vivo, scienco kaj arto
3. La popolo kaj la arto
4. La popolo kiel kondiĉiga forto por la artverko
5. La kontraŭarta formiĝo de la vivo de la nuntempo sub la regado de la abstrakto kaj dela modo
6. Mezurilo por la artverko de la estonteco
  • II. La artisma homo kaj la arto senpere de li deduktita.
1. La homo, lia propra arta objekto kaj materialo
2. La tri nurhomaj artospecoj en sia origina unueco
3. Danco
4. Muziko
5. Poezio
6. Ĝisnunaj provoj de reunuigo de la tri homaj artospecoj
  • III. La homo kiel artisma bildigisto el naturaj materialoj
1. Arĥitekturo
2. Skulpturado
3. Pentrado
  • IV. Fundamentoj de la artverko de la estonteco.
  • V. La artisto de la estonteco.
Wagner proksimume 1867

Wagner disvolvas – kiel jam en siaj antaŭaj traktaĵoj – sian konvinkiĝon, ke la greka arto estis envolvita en la greka religio kaj mistiko kaj per detruiĝo de la religio ankaŭ la arto sin povis solvi el la kunligiteco kaj devis degeneri en siajn „unuopajn artojn“ (dramo, muziko kaj danco). Li plendas, ke la muziko estas kadukiĝinta al nura fonkolorado de la vorto.

Dum la plua paso de liaj nur malfacile legeblaj disvolvoj, skiribitaj en ekscesaj frazegoj kun subordigitaj kaj sub-subordigitaj frazoj kaj multaj ripetoj, li traktas detalege la evoluon de la plej diversaj artoj, ekde la idealstato de la grek-romia antikvo ĝis la dekadenco de sia tempo. Je tio li denove kritikas akre la ĝeneralajn sociajn cirkonstancojn, la progresantan industriigon kaj la kristanan religion, apogante sin treege sur Ludwig Feuerbach, al kiu li en akompanletero ankaŭ omaĝas ĉi tiun traktaĵon. Li konkludas, ke la "artverko de la estonteco" nur per unuigo de muziko, danco kaj dramo, kunlabore kun la bildartoj (arĥitekturo, pentrado kaj skulptado) povas disvolviĝi al nova floro, kaj ke la impulsoj por tio devas veni el la popolo. Li finas sian traktaĵon per provoka elvoko kontraŭ la establiĝinta arto:

Pripensu, ke tie, kie parto de la ŝata socio faras nur superfluan arton kaj literaturon, alia parto necese nur devas forigi la koton de via senutila esto; ke tie, kie belartismo kaj modo plenas tute nenecesan vivon, krudeco kaj malgracieco devas prezenti la bazon de tute alia vivo; ke tie, kie la sensenca lukso provas kontentigi sian ĉioglutan manĝegemon perforte, la natura bezono aliaflanke nur per peno kaj mizero kaj zorgoj povas kontentigi la lukson. Kiam vi inteligentaj miistoj kaj miismaj klerulaĉoj ekfloras en arta bonodoro, necese devas ekzisti materio, el kies vivosuko vi destilas viajn dolĉaĉajn parfumojn: Kaj ĉi tiu materio, el kiu vi eltiris ĝian naturan bonodoron, estas nur ĉi tiu elspiraĉa popolaĉon, kies proksimeco vin naŭzas kaj de kiu vi elpremis ĝian naturan graciecon.
Nek vin nek ĉi tiun popolaĉon ni komprenas kiel la popolo. Nur kiam nek ĉi tiu nek vi iam ajn ne plu ekzistos, ni nur tiam povos imagi la ekziston de la vera popolo. Jam nun la popolo vivas ĉie tie, kie vi kaj la popolaĉo ne estas, t.s. ĝi vivas meze inter vi du, nur ke vi ne scias de ĝi ... kaj se vi scias de ĝi, vi jam ankaŭ estas popolo, ĉar de la popolo oni ne povas scii nenion sen partopreni en ĝi. La plej klera kiel la plej malklera, la plej scianta kiel la plej malscianta, la plej supera, kiel la plej malsupera, la devenanta el la abunda sino de lukso, kiel la suprengrimpinta el la malpura nesto de la mizero, la edukita en klera senkoreca kiel la evoluinta en malvirta krudeco, ... kiam li sentas en si impulson, finfine eliĝi el la malkuraĝa komforto de niaj sociaj kaj ŝtataj cirkonstancoj aŭ de la apatia subjugigo sub ĝi, kiu sentigas lin nur naŭzon pri la sengustaj plezuroj de nia malhoma kulturo kaj malamon kontraŭ utilismo, kiu enspiras al li malestimon kontraŭ la memsufiĉaj humilaj (tiuj ci plej maldignegaj miistoj!) aŭ koleron kontraŭ la aroganta krimulo kontraŭ la homa naturo, ... nur tiu do, nur tiu nun apartenas al la popolo, ĉar li kaj ĉiuj similaj al li sentas komunan mizeron. Ĉi tiun mizero donos al la popolo la regecon de la vivo, ĝi levos ĝin al la ununura potenco de la vivo.

En sia sekva kaj plej grava traktaĵo "Oper und Drama" Richard Wagner sekve klarigas tre detale kaj tre teorie kie li imagas al si la plej bonan "unuigon" de muziko kaj poezio. Malmulte poste li komencis la "praktikan" realigon, versante kaj komponante je multjara verkado sian "Der Ring des Nibelungen" kiel la plej tipa muzikdramo.

Fontoj redakti

  • Sven Friedrich (eldonisto): Richard Wagner; Werke, Schriften und Briefe. Digitale Bibliothek, Berlino 2004.
  • Richard Wagner: Sämtliche Schriften und Dichtungen, Lepsiko 1911.

Eksteraj ligiloj redakti