Das Liebesverbot (eo: La ammalpermeso), ankaŭ Die Novize von Palermo (eo: La novicino de Palermo) estas komika opero en du aktoj de Richard Wagner laŭ la komedio Measure for Measure ("mezuro post mezuro") de Ŝekspiro.

Das Liebesverbot
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro komika opero
vdr

Ekestohistorio redakti

 
Wagner en la jaro 1842

La ideon pri sia dua finfarita opero Wagner ekhavis en 1834 dum vojaĝo en la bohema Teplitz, kiam li legis la tiutempe konatan romanon Ardinghello und die glücklichen Inseln de Wilhelm Heinse. Heinse priverkis en sia leterromano sian vojaĝon en Italujo ekde 1780 ĝis 1783 kaj gloris en ĝi la liberan volupton kaj la egalrajtigon de la virino. Kiam Wagner okupiĝis pri la materialo, li ne nur estis amikiĝinta kun Heinrich Laube, aŭtoro de Juna Eŭropo kaj de Juna Germanujo, sed ankaŭ estis ĵus enamiĝinta en la pli maljunan, allogan aktorinon Minna Planer, kiun li pli malfrue edzinigis. Verŝajne li volis imponi ŝin per ĉi tiu libermora peco, ĉar ĝi temas pri la libera amo, la konfeso al la amo trans ĉiuj sociaj reguloj kaj malpermesoj – tiam frivola materialo. La juna artisto jam frue sentis ĝojon, kiam li pikmokis kontraŭ ekzistaj formoj, kontraŭ la „normalon“. Tute male al lia unua opero Die Feen ĝi ĉi-tiam devis fariĝi kontraŭromantisma verko, popolopero kun grandaj ĥorscenoj, kiel oni ŝatis tion en la malpli provinca Parizo, en la eleganta franca opero.

La unua prezentado de la nuntempe preskaŭ neniam ludata junula verko okazis la 29-an de marto 1836 ĉe la magdeburga teatro de Heinrich Eduard Bethmann je katastrofaj cirkonstancoj. Wagner, kiu tie tenis la postenon de muzikdirektisto, havis nur dek tagojn por la ekzercigo. La kantistoj povis siajn rolojn je la unua prezentado maksimume duone parkere, kaj sur la scenejo okazis laŭ propraj vortoj de Wagner „muzika ombroludo, je kiu la orkestro prezentis per ofte troigita bruo siajn neklarigeblajn elfluegojn“. La dua prezentado devis estis malanoncata, ĉar nur tri vizitantoj estis venintaj.

Enhavo redakti

Loko de la agado estas Palermo en la 16-a jarcento. Gubernatoro Friedrich dekretis malpermeson, kiu krimigas ĉiujn maldecaĵojn dum karnavalo. Claudio estas la unua viktimo de ĉi tiu leĝo, ĉar sia amatino Julia estas graveda fare de li. Kvankam li estas preta geedziĝi kun ŝi, li estas mortkondamnita. Lia fratino, la juna novicino Isabella, provas savi sian fraton. La prezo estas la sekskuniĝo kun gubernatoro Friedrich. En la ĝusta momento Isabella ekkonas, ke Friedrich ne subskribis la amnestion de Claudio, kaj malkaŝas al la popolo ĉi tiun trompon. Sed anstataŭ juĝi gubernatoron Friedrich laŭ liaj propraj mezuroj, la popolo postulas la nuligon de la karnavala malpermeso: el la ammalpermeso fariĝas amrevolucio.

Verbrennt zu Asche die Gesetze!
„Herbei, herbei, ihr Masken all,
gejubelt sei aus voller Brust,
wir halten dreifach Karneval
und niemals ende seine Lust!“

Bruligu cindre for la leĝojn!
„Vi maskoj, venu tien ĉi,
Jubilu plena-bruste vi,
Estu trifoja karnaval'
Volupto estu ĝi sen fin'!“

La arestitan Claudion, mortkondamita de Friedrich, liberigas la popolo, kiu detronigas la puritanisman Friedrich kaj festas tre emocie la alproksimiĝantan reĝon.

Wagner estis unuavide plej multe sin fleksinta per ĉi tiu „plaĉa peco“ kaj sin distancis pli malfrue de sia „junaĝa peko“ per la diskoniĝinta kvarversaĵo, kiun li elplumigis kristnaskon de 1866 al reĝo Ludoviko la 2-a:

Ich irrte einst, und möcht’ es nun verbüßen;
Wie mach’ ich mich der Jugendsünde frei?
Ihr Werk leg’ ich demütig Dir zu Füßen,
Daß Deine Gnade ihm Erlöser sei.

Eraris iam mi, nun pentofarus;
Kiel foriĝi de l' junaĝmisfar'?
Humile mi donas al vi la verkon,
Ke ĝia sav' estu via favor'.

Duavide lia frua verko havas tamen karakteron. Wagner ribelas denove kontraŭ strukturoj kaj kontraŭ leĝoj, ĉikaze kontraŭ la limigojn de la amo. En la rolo de Isabella oni ekkonas delogon kaj saviĝon, la pli malfruaj ĉefaj motivoj en la verkoj de Wagner:

Dem Weib gab Schönheit die Natur,
dem Manne Kraft, sie zu genießen,
ein Tor allein, ein Heuchler nur
sucht sich der Liebe zu verschließen!
Wohlan, so rett’ ich gern dein Leben,
für deine Freiheit stürbe ich;
für dieses männlich schöne Streben
erwartet Glück und Freude mich!

Natur donis belon al l' in',
Al vir' la forton por ĝui ĝin,
Stulta hipokritulo nur
Sin provas bari kontraŭ l' amo!
Do, jen mi savus vian vivon,
Por via liber' mi mortus;
Por ĉi-tiu vir-bela strebo
Atendas ĝojfeliĉo min!

Akceptiĝo redakti

La pli malfrua malestimo fare de Wagner mem klariĝas pli el tio, ke la komedio, kiu laŭstile tute kroĉiĝas al la modelo de la tradicia opero, ĉefe muzike ne plu konvenis kun la teorioj de la tutarta verko de Wagner kaj kun lia „artverko de la estonteco“. Influoj de la franca komika opero de Auber kaj Adam estas precipe en la ritmaro de la uverturo kaj en la vervaj ensembloscenoj tuj ekkoneblaj, de la pli malfrue propagandita „senfina melodio“ troviĝas neniu spuro.

Aliaflanke nepre ekkoneblas jam „la granda erotikulo de la muzikteatro“ (Ulrich Schreiber), kiu traktas la titolcititan ammalpermeson de la bigota germana gubernatoro Friedrich kiel okazo, peli siajn figurojn sur la promenejo, en la monaĵejokorto, en juĝejohalo, mallibereja ĝardeno kaj ree sur la promenejo (jen la nomo de la unuopaj scenobildoj) en viglan sentodancon, je kies fino eĉ Friedrich devas mallevi la karnavalan maskon.

Eksteraj ligiloj redakti