Datumbazo Mérimée

La datumbazo Mérimée estas datumbazo pri la franca monumenta heredaĵo. Ĝi estis kreita en 1978 kaj interretigita en 1995[1] fare de la ministerio pri Kulturo de Francio, direkcio de Arkitekturo kaj Heredaĵo.

Datumbazo Mérimée
interreta datenbanko • registro de heredaĵoj
Komenco 1978 vd
Lando(j) Francio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La nomo referencas al la verkisto Prosper Mérimée, kiu estis ankaŭ ĝenerala inspektisto de la historiaj monumentoj.

Tiu datumbazo estas regule ĝisdatigata.

Enhavo redakti

La datumbazo Mérimée enhavas informojn venantajn de la servo de la historiaj monumentoj kaj de la ĝenerala inventaro de la kultura heredaĵo; ĝi temas pri la religia, doma, agrikultura, lerneja, milita kaj industria arkitekturo.

La datumbazo enhavas du slipotipojn :

  • ĝenerala inventaro de la kultura heredaĵo : priskribaj slipoj de la inventara dosiero farita fine de surlokaj enketoj kondukitaj de la regionaj inventarservoj, kaj koncizaj informoj sekve de antaŭaj inventaroj, de malnovaj dosieroj, de esploroj por atribui markojn (heredaĵo de la 20-a jarcento, rimarkinda ĝardeno) ktp.
  • monumentoj klasitaj historiaj : noticoj skribitaj laŭ la protektodecidoj faritaj laŭ la leĝo de 1913 pri la historiaj monumentoj, kun la referencoj de la dekretoj de klasado kaj de registrado kiel monumento historia.

La datumbazo Mérimée listigas ne nur la konstruaĵojn protektatajn kiel monumentoj historiaj.

La datumbazo Mérimée enhavis en 2005 ĉirkaŭ 200 000 slipojn el kiuj 147 000 por la inventaro kaj 42 000 por la monumentoj klasitaj historiaj. 35 000 noticoj estas ilustritaj per la datumbazo Mémoire. 13 500 kompletaj dokumentaj dosieroj estas asociitaj al la slipoj[1].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Datumbazo Mérimée : teknika slipo (2005-11-28). Alirita 2009-10-28..

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti