Datumfluo (angle data stream, germane Datenstrom) en la komputiko estas kontinuaj sekvoj de datumoj, kies fino ne anticipe koneblas, transportataj de unu komputika procesejo al alia. La unuopaj datumoj povas korespondi al diversaj, sed inter si samaj tipoj. La kvantoj de la fluantaj datumoj po tempa unuo povas varii kaj povas tiom grandi, ke nur disponeblas limigitaj ebloj komputike pluprilabori ilin. Kontraste al aliaj datumfontoj, datumfluoj tial ne prilaboreblas kiel tuto, sed nur iom post iom. Eblas legi kaj prilabori ajnan parton de la datumo, sen nepra konsidero de komenco aŭ fino - kontraste ekzemple al la datumtipo aro (komputiko).

Datumfluoj ofte uzatas por interprocesa komunikado, kaj por la transporto de datumoj tra komputilaj retoj, kaj por transportado de datumoj inter diversaj procesaj unuoj en sama komputilo. Ekzemploj estas priveteraj datumoj, sonaj kaj filmaj datumfluoj - aparte tiuj senditaj per la interreto (ekzemple la filmaj datumoj senditaj en la retejo YouTube).