Dave Samuels

usona muzikisto

David SAMUELS (* 10-an de septembro 1948 en Waukegan, Ilinojso - 22-a de aprilo 2019), nomita Dave Samuels, estis usona ĵaza vibrafonisto kaj marimbo-ludisto.

Dave Samuels
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1948 (1948-10-09)
en Waukegan
Morto 22-an de aprilo 2019 (2019-04-22) (70-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Bostono • New Trier High School
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • percussionist • muzikproduktisto
TTT
Retejo http://www.dsamuels.com/
vdr

Samuels komencis ludi frapinstrumentaron en la aĝo de ses jaroj. Li studis ĉe la Universitato de Bostono psikologion kaj poste muzikon en la sama urbo ĉe la Konservatorio Berklee, i. a. ĉe Gary Burton (li tie lernis bastonmuzikilojn). Jam en Bostono li kunmuzikis ekz. kun Pat Metheny kaj John Scofield kaj komencis instrui. En 1974 li koncertvojaĝis kun Gerry Mulligan, kun kiu li ankaŭ faris siajn sonregistraĵojn. En la 1970-aj jaroj li ankaŭ muzikis kun Frank Zappa, kun la ensembloj „Time Piece“ kaj „Double Image“ (de 1977 ĝis 1980, kun vibrafonisto David Friedman). Ekde 1979 li muzikis kun la bando Spyro Gyra, kies daŭra membro li fariĝis en 1986. Li restis en la bando ĝis meze de la 1990-aj jaroj kaj laboris poste kun la „Caribbean Jazz Project“, kiun li direktas kun aldosaksofonisto kaj klarnetisto Paquito D'Rivera kaj ŝtaltamburisto Andy Narell (Li tie plejparte ludas marimbon). Samuels publikigis ankaŭ ekde la 1980-aj jaroj albumojn je propra nomo.

Eksteraj ligiloj redakti