David Beckham

angla futbalisto

David Robert Joseph BECKHAM (naskiĝis la 2-an de majo 1975 en Londono-Leytonstone, Britio) estas brita profesia futbalisto, kunfondinto kaj kunposedanto de la firmao Beckham Fragrances. Iama fama ludisto en la klubo Real Madrid, li estas inter la plej konataj anglaj futbalistoj kaj eĉ inter la plej konata kaj plej amaskomunikile atantataj eŭropaj futbalistoj. Lia edzino estas Victoria Beckham, iama kantistino en la popmuzika grupo Spice Girls.

David Beckham
mezkampulo
Personaj informoj
Plena nomo Robert Joseph Beckham
Naskiĝo la  2-an de majo 1975(nun 1975-05-02) (48‑jara)
en Leytonstone
Alteco 1,80 m
Kromnomo Becks
Klubaj informoj
Nuna klubo Los Angeles Galaxy
Numero 23
Pozicio halfo
Junularaj kluboj
1991-1992
Manchester United
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
1992-2003
1995
2003-2007
2007-
2009
2010
Manchester United
Preston North End
Real Madrid
Los Angeles Galaxy
AC Milan
AC Milan
237 (62)
5 (2)
116 (13)
44 (7)
18 (2)
11 (0)
Reprezentado**
1996- Anglio 101 (17)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la 24-a de majo 2008.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la 28-a de majo 2008.

vdr

Liaj gepatroj estis fanatikaj zelotantoj de la futbala klubo Manchester United, tiel ili kelkfoje kunportis David al Manchester kaj spektis kelkajn hejmajn ludojn. Tio inspiris lin mem ludi futbalon. Pli poste li trejniĝis en futballernejo de Bobby Charlton, pli poste eĉ gajnis kapablokonkuron kaj li rajtis je trejnado ĉe la kataluna futbala klubo FC Barcelona. Li ludis kiel infano en la loka infana grupo, kiun trejnis lia patro en la klubo Ridgeway Rovers.

La unua sporte altnivela futbala klubo, en kiu li aktivis, estis Tottenham Hotspur's. Poste li lernis ĉe Bradenton Preparatory Academy kaj en aĝo de 14 jaroj li membriĝis en la junula teamo de la klubo Manchester United. Tie la 8-an de julio 1991 li subskribis kontrakton pri junula trejnado.

Lia teamo en majo 1992 venkis la pokalon de la junula ligo FA Youth kontraŭ la teamo Crystal Palace. En la turniro pri la Liga Pokalo, li ludis kontraŭ la teamo Brighton & Hove Albion en la komenca grupo de la futbala klubo Manchester United, poste li subskribis la unuan profesian kontrakton. En 1994 lia teamo same gajnis medalon.

Ĉe Manchester United redakti

Lia vera kariero kaj mondfamulo komenciĝis kun la klubo Manchester United, kie David - pro sia elstara ludo - iĝis konstanta ludisto. Pro lia bona ludo en 1996, la asocio PFA nomumis lin "Juna Ludisto de la Jaro".

En la angla nacia teamo de futbalo li partoprenis la matxcojn pri la Futbala Mondpokalo 1998, sed dum ludo kontraŭ Argentino li ricevis ruĝan karton. Pro tio lin poste trafis vivminacoj de furiozaj britaj futbalemuloj.

En la sezono 1998/99 li gajnis kun sia futbalklubo la Anglan ĉampionecon, la FA-pokalon kaj Ligon de la Ĉampionoj. Tio estis lia plej sukcesa jaro.

Dum la sezono de 1999/2000 li geedziĝis kun Victoria Beckham kaj naskiĝis ilia unua filo Brooklyn Beckham.

En 2002, li rompis sian maldekstran piedon, partoprenante la Mondpokalon.

Li ludis entute 266-foje dum 11 jaroj ĉe la klubo Manchester United kaj akiris 61 golojn, gajnis 6 anglajn ĉampionecojn, 2 FA-pokalojn, 1 UEFA-pokalon Ligo de la Ĉampionoj kaj 1 Pokalon FA Youth.

Ĉe Real Madrid redakti

Li ŝanĝis al la hispana klubo Real Madrid la 1-an de julio 2003 je 35 milionoj da eŭroj. Kvankam la hispanoj ŝatis lin, lia teamo ne povis gajni ĉampionadon.

Li ŝanĝis en 2007 al la usona klubo LA Galaxy je rekorda sumo.

Privata vivo redakti

Li ekrendevuis en 1997 kun Victoria Adams, tiama membro de la popmuzika grupo Spice Girls. Ili geedziĝis en la kastelo Luttrellstown, Irlando, la 4-an de julio 1999. Iliaj filoj estas Brooklyn Joseph Beckham (1999), Romeo James Beckham (2002) kaj Cruz David Beckham (2005).

Li kaj lia edzino estas oftaj partoprenantoj de altsociaj eventoj kaj regule aperas en klaĉgazetoj.

Eksteraj ligiloj redakti