David William Donald CAMERON (naskiĝis la  9-an de oktobro 1966(nun 1966-10-09) en Londono) estas brita politikisto kaj ekde decembro 2005 estas la estro de la Konservativa Partio. Kiel kandidato de la partio kiu ricevis plej multajn voĉdonojn en la ĝeneralaj balotoj de majo 2010, li ekde la 11-a de majo 2010 estas la ĉefministro de Britio, sekvante Gordon Brown.

David Cameron
Persona informo
David Cameron
Naskonomo David William Donald Cameron
Naskiĝo 9-a de oktobro 1966
en Londono, Britio
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko 10 Downing Street • Dean • North Kensington vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Heatherdown Preparatory School • Eton College • Kolegio Brasenose vd
Partio Konservativa Partio
Subskribo David Cameron
Familio
Patro Ian Donald Cameron vd
Patrino Mary Fleur Mount vd
Gefratoj Alexander Cameron • Tania Rachel Cameron • Clare Louise Cameron vd
Edz(in)o Samantha Cameron vd
Infanoj Ivan Reginald Ian Cameron • Nancy Gwen Beatrice Cameron • Arthur Elwen Cameron • Florence Rose Endellion Cameron vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Londono vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Britio
Dum la 11-a de majo 2010 – la 13-a de julio 2016
Antaŭulo Gordon Brown
Sekvanto Theresa May
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

David Cameron kreskiĝis kiel filo de borsisto. La lernejan tempon li trapasis en la privatlernejo Eton College, poste li studis ĉe la Brasenose College ĉe la universitato de Oksfordo. Dum sia studado li membris en studenta unuiĝo Bullingdon Club, konata pro la riĉeco de siaj membroj kaj multe da uzado de alkoholojaĵoj. En 1988 li finis sian stutadon kun distingo en la transfaka studo PPE (filozofio, politiko, ekonomio).

Kaj David Cameron kaj lia edzino Samantha estas parencaj al la reĝa domo de Britio. Ili apartenas al la landa Eklezio de Anglio (Church of England). Ili geedziĝis en 1996 kaj havas tri infanojn. Unu infano mortis en infanaĝo, estinta forte handikapita.

Politiko redakti

Cameron laboris jam por la registaro de John Major kiel konsilianto. Li malsukcesis ĉe sia unua provo, en 1997, eniri la britan parlamenton (distrikto Stafford). Tiam la konservativuloj perdis la ĉefministrecon al la laborpartio. Sed en 2001 kaj 2005 Cameron venkis en la distrikto Witney, Oxfordshire. Li havis rapidan karieron interne de la rondoj de la konservativuloj. Jam en junio 2003 li fariĝis membro de la ombra kabineto, kiu prezentas homojn de la opozicia partio kiuj povus fariĝi mininistroj en kazo de venko. En 2004 li fariĝis eĉ unu el la plej gravaj ministroj en la konservatisma ombra registaro. Li multe kontribuis al la elektomanifesto de sia partio en 2005.

Post la denova malvenko de la konservativuloj, en 2005, li ekrespondecis en la ombra kabineto pri lernejaj aferoj. En la parlamento Cameron ĉiam sekvis la decidojn de sia partio kaj ankaŭ subtenis la militon kontraŭ Irako.

En decembro 2005 Cameron fariĝis estro de la konservativa partio, kaj estro de la opozicio. Al tio antaŭiris konkurenco kun David Davis.

Je la 6-a de majo 2010 okazis baloto al la brita parlamento, en kiu la partio de Cameron fariĝis la plej granda politika forto. Tamen li ne havis absolutan plimulton kaj sekve devis formi koalicion kun la liberaldemokratoj. Je la 11-a de majo, samtage kiel la demisio de la antaŭa ĉefministro Gordon Brown de la laborpartio, la reĝino nomumis lin ĉefministro.