D-ro David KELLY (naskiĝis la 17-an de majo 1944, mortis la 17-an de julio 2003) estis spertulo pri biologia militado kaj laboris por la brita Ministerio pri Ŝtatdefendado.

David Kelly
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1944 (1944-05-14)
en Llwynypia
Morto 17-an de julio 2003 (2003-07-17) (59-jaraĝa)
en Longworth
Mortokialo ĝismorta sangoperdo
Tombo Church of St Mary
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Birmingham • Pontypridd High School • Kolegio Linacre • Universitato de Leeds
Okupo
Okupo biologopolitikisto
vdr

Kelly naskiĝis en Kimrio, studis ĉe la Universitato de Leeds, kaj poste magistriĝis ĉe la Universitato de Birmingham. En 1971 li doktoriĝis pri mikrobiologio ĉe la Universitato de Oxford. En 1984 li fariĝis ŝtata servisto, laborante en Porton Down, kaj estis tiom alte respektata ke li fariĝis ĉefo de la mikrobiologia fako.

Poste, li laboris por la Ministerio pri Ŝtatdefendado, kaj la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. Lia rolo tiea inkluzivis la respondecon informi al ĵurnalistoj pri temoj rilataj al ŝtata defendado.

Kelly antaŭe laboris en Irako kiel inspektisto de armiloj por la UN kaj vizitis la landon 37 fojojn kiel membro de UNSCOM. Lia laboro en tiu kampo instigis al Rolf Ekeus nomumi lin por ricevi Nobelpremion.

D-ro Kelly edziĝis al Janice, kaj kun li ŝi naskis tri filinojn - Sian, 32, kaj ĝemelojn Rachel and Ellen, 30. Kvar jarojn antaŭ sia morto, li fariĝis bahaano.

La Skandalo Kelly redakti

La 18-an de julio oni trovis la korpon de Kelly en arbaro apud lia hejmo proksime al Oksfordo, kun pojna tranĉo. Laŭ la polico, li verŝajne mortigis sin.

Li fariĝis renoma pli frue en julio 2003 kiam la Brita Registaro ekkredis ke li verŝajne estis la fonto de BBC raporto pri Irako en junio 2003. La raporto diris ke grava registara informisto provis vigligi (sex up angle) registaran dosieron por provi pliigi publikan subtenon por milito kontraŭ Irako.

Laŭ la BBC, la registaro pretendis ke Irako havas amasdetruajn armilojn kiujn ĝi povus lanĉi post nur 45-minuta averto. La BBC diris ke ili havas gravan kontaktulon en la Ministerio pri Ŝtata Defendado, kiu diris en intervjuo kun ĵurnalisto el la BBC ke malveras tiu pretendo. Unu monaton poste, La Ŝtatsekretario pri Ŝtata Defendado skribis al la BBC kaj al diversaj gazetoj dirante ke Kelly estas tiu kontaktulo.

Poste, D-ron Kelly intervjuis dufoje parlamenta komitato por esplori la aferon. La duan fojon, la komitato anoncis ke li estas "nefidinda atestulo". La sekvan tagon, oni trovis lian kadavron.

Politikaj Postsekvoj redakti

La morto de Kelly kaŭzis grandegan skandalon en Britio, kies plenaj postsekvoj restas ankoraŭ vidotaj.

Post lia morto, la registaro anoncis ke ĝi malfermos oficialan enketon pri la skandalo. La BBC anoncis ke ili provizos la plenan intervjuon kun Kelly al tiu enketo.

Pro la skandalo okazis enorma kverelo inter la registaro kaj la BBC, dum kiu la BBC devis forte defendi la kvaliton de siaj raportoj. Ĉar Kelly diris ke li ne kredas ke li estas la ĉefa fonto de la BBC raporto, multaj gazetoj publikigis opinion ke la BBC mem vigligis (sexed up) sian raporton, sed la BBC diras ankoraŭ ke tute ĝustas la raporto.

Estas fakte malfacile scii kiom gravis Kelly, kaj kiom li sciis. Laŭ la registaro, Kelly ne estis centra persono, sed laŭ aliaj, li estis tiom grava, ke la sekreta servo pri internaciaj aferoj MI6 ofte petis lian opinion pri Irako kaj aliaj temoj.