David Price (usona politikisto)

David Price estas usona demokrata politikisto, kongresano reprezentanta la kvaran elektadan distrikton de Norda Karolino 1987-1995 kaj 1997-nun. Li naskiĝis la 17-a de aŭgusto, 1940. Li diplomiĝis en la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill, kaj poste ricevis alt-gradajn diplomojn de Universitato Yale. Antaŭ ol enparlamentiĝi, li profesoris pri la politika scienco en Universitato Duke. Li skribis la libron The Congressional Experience (La Kongresa Sperto), kiu rakontas pri sekvi kongresan oficon de la vidpunkto de elektita kongresano.

David Price
Persona informo
David Price
Naskonomo David Eugene Price
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1940 (1940-08-17) (83-jaraĝa)
en Erwin
Religio Baptismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato YaleUniversitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill • Mars Hill University • Universitato Yale vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • politikologo • universitata instruisto • advokato vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr