David J. ROTHKOPF (la 24-an de decembro 1955) estis altnivela kunlaboranto pri internacia komerco ("Deputy Undersecretary") en la unua registaro de Bill Clinton.

David Rothkopf
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1955 (1955-12-24) (68-jaraĝa)
en Urbana
Lingvoj angla vd
Loĝloko Vaŝingtono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Columbia University Graduate School of Journalism • Universitato Kolumbio vd
Partio Demokrata Partio vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rothkopf estas membro de la Fonduso Carnegie por Internacia Paco, "penso-instituto" (think tank) pri internacia politiko. Li estas multe konata kiel aŭtoro de elinternaj artikoloj pri politikaj kaj ekonomiaj elitoj kiel ekzemple en Foreign Policy.

Verkoj redakti

  • "Running the World; The Inside Story of the National Security Council and the Architects of American Power“, Public Affairs, New York
  • "Superclass: The Global Power Elite and the World They Are Making". (komparu artikolon ĉe globalpolitician.com Arkivigite je 2008-10-07 per la retarkivo Wayback Machine; germane: "Die Super-Klasse. Die Welt der internationalen Machtelite", Riemann Verlag, München)

Eldiro pri internacia lingvo redakti

En Esperanto-rondoj oni kelkfoje citas el lia artikolo "In Praise of Cultural Imperialism?"[1]: "And it is in the economic and political interests of the United States to ensure that if the world is moving toward a common language, it be English (...)." ("Kaj estas en la ekonomia kaj politika interesoj de Usono certigi, ke se la mondo moviĝas direkte al komuna lingvo, ĝi estu la angla lingvo (...)".

Vidu ankaŭ redakti

Foreign Policy

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) David Rothkopf, "In Praise of Cultural Imperialism?", Foreign Policy, n-ro 107, somero 1997, paĝoj 38-53, la citaĵo troviĝas sur p. 45.