David Randolph "Dave" Scott (6an de junio 1932), (kolonelo de la USAF, emerita), estas usona inĝeniero, retiriĝinta usonaerarmea oficiro, iama testa piloto, kaj iama kosmonaŭto de la NASA. Li apartenis al la tria grupo de kosmonaŭtoj de la NASA, selektita en Oktobro 1963. Kiel kosmonaŭto, Scott iĝis la sepa persono kiu piediris sur la Luno.

David Scott
Persona informo
Naskonomo David Randolph Scott
Naskiĝo 6-an de junio 1932 (1932-06-06) (91-jaraĝa)
en San Antonio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de MiĉiganoMasaĉuseca Instituto de Teknologio • Lernejo de Aerarmeaj testpilotoj • West Point
Okupo
Okupo oficiro • testpiloto • kosmonaŭtopiloto
vdr
David Scott.

Antaŭ iĝi kosmonaŭto, Scott gradiĝis el la usona militakademio de West Point kaj aliĝis al la Usona Aerarmeo. Li gradiĝis el la Usona Aerforta Testopilota Lernejo (klaso de 1963) kaj el la Aerospaca Esplora Pilotlernejo (klaso de 1964).[1] Scott retiriĝis el la Aerforto en 1975 kun la rango de kolonelo, kaj pli ol 5,600 horoj de registrita flugotempo.

Kiel kosmonaŭto, Scott faris sian flugon en la ekstera spaco kiel piloto de la misio Gemini 8, kun Neil Armstrong, en Marto de 1966, pasante ĝuste ĉirkaŭ dekunu horoj en malalta terorbito. Scott poste pasis dek tagojn en orbito kiel piloto de Apollo 9, lia dua kosmoflugo, kun la komandanto James McDivitt kaj la piloto de la Apolla Lunmodulo nome Rusty Schweickart. Dum tiu misio, Scott iĝis la lasta usonano kiu flugis sola en la orbito de la Tero (sen kalkuli sekvan MMU kaj EVAoj). Scott faris sian trian kaj finan flugoj en la spacon kiel komandanto de la mesio de la Apollo 15, la kvara homa surluniĝo, iĝante la sepa persono kiu piediris sur la Luno kaj la unua persono kiu ŝoforis surlune.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti